Hanoja Esperanto-Asocio (HANEA)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Hanoja Esperanto-Asocio (HANEA) estas Esperanto-Asocio de Hanojo, Vjetnamio.

Kronologio[redakti | redakti fonton]

1996

Plenuma Komitato kunsidis por decidi pri fondiĝo de Hanoja Esperanto-Asocio (HANEA)

23-5-1997

Laŭ Decido No 1993/QĐ-UB je la 23a de majo 1997 de Popola Komitato de Hanojo, HANEA oficiale fondiĝis. La s-ro Nguyen Viet Chuc estis prezidanto de Plenuma Komitato.

12-1997

6 sekcioj de HANEA fondiĝis: HANESPE, UNESPE, YUMEIHO, Esperanto-sekcio en Nacia Politika Akademio Hochiminh, Esperanto-sekcio en Eldonejo de Etna Kulturo, Esperanto-sekcio en Fako pri Kulturo kaj Informo.

15-6-1998

Direktoro de Edukado kaj Trejnado de Hanojo elsendis la Decidon n. 456 / GDTX, agnoskante la agadojn de la "Hanoja Centro por Instiga Studado de Esperanto kaj Eksterlandaj Lingvoj", S-ro Nguyen Minh Toan, Vicprezidanto kaj Ĝenerala Sekretario de HANEA aktivis kiel Direktoro

11-10-1998

Fondiĝo de “Klubo de junaj esperantistoj en Hanojo” (HEJK), kies estrino estis F-ino Đào Thu Thúy.

29/10/1998

Ĉe la 1a Kongreso de HANEA en Văn Miếu, Quốc Tử Giám, la unua universitato de Vjetnamio, s-ro Đào Quang Thép estis elektita prezidanto

29-11-1998

HEJK bonvenigis estraron de KAEM (Komisiono pri Azia Esperanto-Movado)

16-1-1999

Popola Komitato de Hanojo aljuĝis komplimentan atestilon al HANEA.

8-1999

La 2-a Azia Kongreso (AK2) okazis en Hanojo dum kvar tagoj kun 450 partoprenantoj (300 el kiuj estis eksterlandanoj) ĉe la Horison Hotelo. HANEA kontribuis aktive al la sukceso de la Kongreso.

2000

HANEA agadis aktive per multaj sinsekvaj agadoj

Por la unua fojo, la Internacia Konkurso “Hanojo, via rendevuejo” estas organizita de HANEA en Esperanto por fremlandanoj kaj vjetnamoj loĝantaj eksterlande. La konkurso estas organizita ĉiujare ĝis 2010. Speciale, de 2005, ĝi ampleksiĝis al 6 lingvoj (angla, franca, rusa, ĉina, Esperanto kaj vjetnama).

S-ro Dao Quang Thep, prezidanto de HANEA iniciatis la konkurson.

- Hanoja juna delegacio partoprenis en la 56-a IJK en Hongkongo, invitita de amikoj partopreni la konkurson “Hanoja – Via Rendevujeo”, aktive agadis en la Kongreso.

19/5/2001

Apero de la Klubo de Yumeiho Thang Long por junaj esperantistoj, kies estro estis s-ro Nguyen Hoanh Phi.

Membroj de HANEA prezentis unu parton en "Reĝo Lia" per Esperanto ĉe Teatro por Laboristoj.

22/9/2002

La 2-a kongreso de HANEA, s-ro Đào Quang Thép estis reelektita prezidanto.

1/2004

HANEA aperigis unuafoje sian bultenon “Verda Mesaĝo el Hanojo” kun sufiĉe riĉa enhavo.

8/10/2005

Laŭ gvidado de HUAO (Hanoja Unio de Amikecaj Organizoj), geesperantistoj de HANEA partoprenis en la “Kultura festivalo por Paco kaj Amikeco” ĉe la bordo de Thuyen Quang lago, Hanojo. En tiu festivalo, ĉirkaŭ 50 membroj de HANEA kune kun aliaj amikoj el diversaj landoj, internaciaj organizoj marŝis ĉirkaŭ la lago sub standardo de paco, amikeco, kunlaboro, disvolvo, kaj subskribis en packomunikaĵo. Poste ankaŭ ĉe tiu ĉi bela lago, hanojaj esperantistoj renkontiĝis kun multaj festivalanoj el diversaj landoj kaj vizitantaj gastoj en sia plenflora tendo en amikeca etoso de festivalo.

25/5/2007

Ĉe la 3a Kongreso de HANEA, s-ro Nguyễn Trọng Báu estis elektita prezidanto

2008

En HANEA, kreiĝis nova sekcio: CENLANTEC sekcio, ĉe Fremdlingva Altnivela Metia Centro.

13-5–2012

Sukcese oni okazigis la 4-an mandatan Kongreson (2012-2017). S-ino Do Thi Toan estis elektita Prezidantino.

Multaj ĵurnalistoj de retaj kaj paperaj ĵurnaloj kaj de hanoja radio kaj televido alvenis a la kongreso por kolekti kaj komuniki la novaĵojn.

18-5-2012

Ĝemeliĝo inter esperantistoj el distrikto Dong Da kaj esperantistoj el Choisy-le-Roi, Francio.


2012 UK 97a

Kelkaj membroj de HANEA prezentis en UK 97

- s-ro Nguyen Xuan Thu: “Vjetnamaj Medicinaj Plantoj”, “Esperantigo de personaj nomoj kaj loknomoj: la kazo de Vjetnamio” (kadre de Kleriga lundo)

- Post prelego fare de s-ino Luong Ngoc Bao, la aŭskultantaoj estas invititaj gustumi (senpage) la prezentitajn manĝaĵojn “Vegetarismo: Ne nur dieto, sed ankaŭ plezuro kaj arto”

- s-ino Le Thi Cao Truong tradukis la artikolojn pri Vjetnamio, kompilitajn en KD de 125 elektitaj artikoloj por festi Esperanton kaj la 97-an UK-on.

8/2013

HANEA decidis renomigis sian sekcion UNESPE al DONG DA Esperantista sekcio (DODESPE).

3/2015

Multnombraj membroj partoprenis en la lego-konkurso (Sumoo): la plej maljuna membro - 93-jara - kaj la plej juna - almenaŭ 8-jara.

11/2015

Tre Nguon – distrejo, turisma sanatori-ejo en provinco Phu Tho estis elektita loko por kunveni, fari bilancon 2015 kaj samtempe ekskursi de HANEA.

25/6/2017

Matendimanĉe, la 25an de junio 2017, ĉe la oficejo de Hanoja patrujo-fronto, 29 LY THUONG KIET strato – Hanojo, Hanoja Esperanto-Asocio (HANEA) sukcese organizis la 5an kongreson de Esperanto periodo 2017-2022, elektis novan komitaton inkluzive de 09 membroj, en kiu:

  • S-ino Nguyen Thi Phuong Mai – nova prezidanto de HANEA
  • S-ino Chu Nguyet Anh – vicprezidanto
  • S-ino Nguyen Thi Hien – ĝenerala sekretario

19-12-2017

Oni celebris 20-an datrevenon en la Centro de Franca Kulturo, No. 24, strato Tràng Tiền, Hanojo. S-ro Hori Yasuo (el Japanio), honora prezidanto de KAEM; s-ro Roy McCoy (el Usono), eks-oficistoj de UEA; s-ro Rodrigues Ladeira Gabriel Marques (Brazilo) ĉeestis.

Apero de 2 novaj sekcioj:

- Arta Esperanto-klubo Hương Đất Việt, kies estrino estas s-ino Phạm Hồng Nhung

- Sekcio “Semo”, kies estro estas f-lo Trần Tuấn Nghĩa. Tiu sekcio ĉefe konsistas esperantistoj, kiuj loĝas kaj laboras en Hanojo.

Eldono de libreto pri 20-a datreveno: HANEA – 20 printempoj

2018

S-ro Nguyen Van Ha estis nomumita kiel vicprezidanto de HANEA, anstataŭas s-inon Chu Nguyet Anh.

La unua Danc’-Kant’ festivalo kun la temo "Bonvenon al la 9-a Kongreso de Esperanto en Azio - Oceanio" okazis ekscite kaj feliĉe en la Kulturdomo de Distrikto Dong Da, altirante la atenton de multaj membroj kaj neesperantistoj.

7/8/2019

La Hanoja Esperanta Klubo de Sankonservado-energio okazigis la 15-jaran datrevenon de sia fondiĝo.

11-2019

La dua Danc’-Kant’ Festivalo kun la temo "Melodio de Paco" sukcese okazis en la Komandejo-Halo de Maŭzoleo de la Prezidento Ho Chi Minh.

18/7/2020

Malfermo de la "Komuna Kunvenejo de Esperanto", ĉe la 7-a etaĝo, 57 Tran Quoc Toan. Ĉi-tie estas loko por esperantaj renkontiĝoj por vaste reklami pri Esperanto al neesperantistaro. HANEA regule organizos klasojn, seminariojn, kunvenojn, piknikojn por plibonigi Esperanton.

20/11/2020

Por la unua fojo, HANEA organizis la Tagon de Vjetnamaj Instruistoj, sendante dankemon al esperantaj instruistoj.

28/11/2020

La 9-a Tutmonda Ekzameno okazis kun partopreno de 74 kandidatoj el 9 landoj (Japanio, Ĉinio, Vjetnamio, Rusio, Belgio, Benino, Meksiko, Ekvadoro kaj Brazilo).

4 kandidatojn en Hanojo partoprenis, la plej aĝa kandidato havas 77 jarojn.

6/12/2020

Organizis Zamenhof-tagon en Loc Vung Mangopine Park, Dong Anh en Hanojo kun VEA. Pli ol 100 ĉeestantoj.

Apero de 3 novaj sekcioj: Yumeiho Esperanto, Apra Esperanto & Koifish Esperanto.

1/2021

Popola Komitato de Hanojo aljuĝis komplimentan atestilon al HANEA pro elstara agado en la jaro 2020.

15/3/2021

HANEA lanĉis la konkurson »Esperanto en Hanojo kaj Mi».

La konkurso okazas en 2 lingvoj: Esperanto kaj la vjetnama. Konkursanoj povos prezenti respondaron en formo de artikoloj, poemoj, kantoj, video, ktp

Limdato: antaŭ la 16a de aprilo 2021