Hans-Dietrich Genscher
Hans-Dietrich Genscher | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Persona informo | |||||
Hans-Dietrich Genscher | |||||
Naskiĝo | 21-an de marto 1992 en Halle | ||||
Morto | 31-an de marto 2016 en Pech | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | korhalto vd | ||||
Tombo | Q28055863 vd | ||||
Religio | protestantismo vd | ||||
Lingvoj | germana • angla vd | ||||
Loĝloko | Wachtberg vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio • Germana Demokratia Respubliko vd | ||||
Alma mater | Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle • Universitato de Lepsiko • Hamburga universitato • Hans-Dietrich-Genscher-Gymnasium vd | ||||
Partio | Freie Demokratische Partei | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Barbara Genscher vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • advokato • asesoro • universitata instruisto • verkisto de nefikcio • militisto • ministro pri internaj aferoj • ministro pri eksteraj aferoj vd | ||||
Laborkampo | politiko • ekstera politiko vd | ||||
Aktiva en | Bonno vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
ministro pri internaj (ĝis 1974) kaj eksteraj aferoj de Germanio | |||||
Dum | 1969 – 1992 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Hans-Dietrich GENSCHER (naskiĝis la 21-an de marto 1927 en Halle-Reideburg) estas germana politikisto.
Li estas membro de la liberala politika partio Freie Demokratische Partei (FDP). De 1969 ĝis 1974 li estis ministro pri internaj aferoj kaj de 1974 ĝis 1992 preskaŭ seninterrompe ministro pri eksteraj aferoj kaj vickanceliero de la Federacia Respubliko Germanio. Inter la jaroj 1974 kaj 1985 li krome estis prezidanto de sia partio FDP.
De 1984 ĝis 1985 li estis prezidanto de la Konsilio NATO kaj prezidanto de la ministraro de la Okcident-Eŭropa Unio.
Kiel okcidentgermania ministro pri eksteraj aferoj li estis forta subtenanto de politiko de ekvilibrigo inter oriento kaj okcidento, kaj evoluigis propran strategion por politiko de aktiva malarmado kaj la daŭrigo de la dialogo de la okcidentaj ŝtatoj kun la ŝtanĝiĝanta ŝtato Sovetunio, kaj ankaŭ por la plia kunkresko de la membroŝtatoj de la Eŭropa Komunumaro kaj posta Eŭropa Unio. Li grave kontribuis al la unuiĝo de la nunaj membroŝtatoj de la Eŭropa Unio, kaj ankaŭ al la reunuiĝo de Germanio, pri kiu li en 1990 traktadis kun la tiama ministro pri eksteraj aferoj de GDR, Markus Meckel.
Aparte de tio li engaĝiĝis por efika okcidentgermania subteno al la reformaj procesoj en la orientaj ŝtatoj de Mezeŭropo, aparte en Pollando kaj Hungario. En januaro 1980 li ekzemple oficiale kunvenis kun la prezidanto de la tiam malpermesita sindikato Solidareco, Lech Wałęsa, al kiu kaj al la pola opozicio li certigis subtenon en la lukto por demokratiaj reformoj. En novembro 1990 li kaj lia pola kolego Krzysztof Skubiszewski subskribis traktaton pri la definitiva validigo de la nuna limo inter Germanio kaj Pollando.
La 18-an de marto 1992 li propradezire eksiĝis el la germania registaro, en kiu antaŭe li membris dum 23 jaroj. Sian decidon li surprize publikigis tri semajnojn antaŭe. Tiumomente li estis la plej longe oficanta ministro pri eksteraj aferoj en Eŭropo.
Eksteraj ligiloj
greke retejo de Hans-Dietrich Genscher greke Informoj pri Hans-Dietrich Genscher en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane) greke Hans-Dietrich Genscher ĉe Interreta filma datumbazo (angle)