Saltu al enhavo

Hans Bakker (patro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans Bakker
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1895 (1895-11-30)
Morto 3-an de decembro 1988 (1988-12-03) (93-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Hans Bakker Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Hans BAKKER (naskiĝis en 1896 — mortis la 3-an de decembro 1988 en Amsterdamo) estis nederlanda esperantisto, dum pli ol 50 jaroj delegitofakdelegito de UEA.

Lerninte Esperanton ĉirkaŭ 60 jarojn antaŭ la morto, li pere de ĝi edziĝis kaj poste klopodis utiligi ĝin en sia profesio, turismo. Liaj streboj alportis plurajn sukcesojn, i.a. esperantigon de la nederlandaj telefonbudoj kaj la menuoj de la eŭropaj fervojaj restoracioj Wagons-Lits. La ekskursoj de la Harlema UK en 1954 estis krome sub lia gvido. Li montriĝis ankaŭ talenta instruisto kaj informanto, kiu per trafaj, simplaj kaj amuzaj ilustraĵoj efike transdonis principojn kaj ideojn, i.a. en pluraj lernolibroj. Ankaŭ lia filo Hans estis konata esperantisto.

  • Esperanto in een Doosje (Esperanto en skatolo). Eld. H. Meulenhoff, Amsterdamo, 1932 (?). Formato de la skatolo: 27x14 cm . de la Gramatiko 16,5x23 cm . 104 pĝ.
Citaĵo
 Esperanto en skatolo estas la ellaborado de la vortkonstruo sistemo sur kiu baziĝas Esperanto, Ses fakoj entenas diversojn slipojn, la tri superaj enhavas sinsekve, la l-a 10 prefiksojn, la 2-a 43 vortradikojn, la 3-a ĉiujn eblajn finaĵojn de Esperantaj vortoj entute 46. La tri subaj fakoj, dediĉitaj al la korelativaj vortoj enhavas, la l-a la komencliterojn K, I , Ĉ, Nen, la 2-a la aksliteron I, la 3-a la finaĵojn O, U, A, E, EL , ktp. Dorsflanke, ĉiuj slipoj portas la klarigon de la koncerna vortelemento, kun eblaj kunmetaĵoj. La ekzerco konsistas en la elprovado de la diversaj eblaj kombinaĵoj. Gramatiko kaj ŝlosilo tre bone verkitaj akompanas la originalan skatolon kaj enkondukas la lernanton en la esperantan ĝardenon. Ni varme rekomendas tiun originalan studmaterialon kiu tuj kutimigas la lernanton al la mekaniko de la lingvo kaj igas lin rapide progresi. 
— Belga esperantisto n198 (nov-dec 1932)