Hans Leifhelm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Hans Leifhelm
Hans Leifhelm (1891–1947) um 1930 © Martha Kerling.jpg
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1891 (1891-02-02)
en Mönchengladbach
Morto 1-an de marto 1947 (1947-03-01) (56-jara)
en Riva del Garda
Lingvoj germana lingvo [#]
Ŝtataneco GermanioAŭstrio [#]
Profesio
Okupo verkisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Hans LEIFHELM (naskiĝinta la 2-an de februaro 1891 en Mönchengladbach, mortinta la 1-an de marto 1947 ĉe Riva del Garda) estis aŭstra lirikisto kaj naciekonomikisto. Li publikigis ankaŭ sub pseŭdonimoj jenaj: Hermann Brinckmeyer, Konrad Overstolz.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Frekventinte la humanisman gimnazion en Mönchengladbach (Stiftisches Gymnasium) kaj pasiginte la abiturientan ekzamenon en 1911 la filo de barelfaristo ekstudis medicinon en Strasburgo kion interrompis li pro financaj kialoj. Ankaŭ studo de nacia ekonomio en Innsbruck, Vieno kaj Berlino komence restis malfinita. Dum la Unua mondmilito li nuptis la graz-aninon Sophie Hennicke kun kiu li havis filinon nome Elfriede (1917–1997). En 1917 li lbaoris ĉe la En 1918, apogite finance de la katolika pastro Carl Sonnenschein, li kontinuigis studon sian en Bonn kaj Heidelberg; en Heidelberg li doktoriĝis pri la temo Die Lohnarbeiter bei den Preußisch-hessischen Staatseisenbahnen, ihre Lage und Organisation. En 1919 li iĝis redaktisto ĉe la munkena arto-fakgazeto "Wieland"; li skribis i.a. pri la industriulo kaj politikisto Hugo Stinnes. En 1923 li laboris kiel karier-konsilisto kaj fariĝis baldaŭ ĉefo de la laboroficejo en Graz. En 1930 li laboris samfunkcie en Dortmund. Inter 1932-33 li gvidis la Ŝtatan ekonomian lernejon en Düsseldorf. Reveno el nazia Germanujo estis en 1933; inter 1934 kaj 1938 li laboris kiel liberprofesia verkisto kaj eldonisto de "Deutsche Bergbücherei" ĉe la renomita Styria-eldonejo en Graz. Lia lirikaĵoj karakteriziĝas per profunda naturosento kaj formo severa. En 1933 li krome ekaniĝis ĉe Unio de socialismaj aŭtoroj.

Leifheim kritike observis la ekardon de la porlaborista verkisto kaj amiko sia Heinrich Lersch por la nazia movado; lia eksa edzino Sophie - divorco okazis jam en la 1933-a jaro - murdigitis en 1945 en koncentrejo kie ŝi kaptitis pro konvinkoj siaj komunismaj. En 1936 Leifheim edziĝis al Fernande Prissée el Graz. Inter 1939–1942 li docentis ĉe la universitato de Padovo posteulante amikon sian Felix Braun. Antaŭe li estis lektoro pri germanistiko en Palermo kaj en 1938-39 en Romo. Dum la lastaj vivojaroj Leifheim vivis sub mizeraj kondiĉoj; post longa malsano li mortis je encefalito prizorgite fare de la instruistino Beppina Mazzi kaj Paula Sack.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En 1964 nomitis por li en Penzing (Vieno) stratego por li, Leifhelmgasse, dume en Mönchengladbach portas nomon lian ekde 1963 zono de modernaj loĝdomblokoj (Leifhelmstraße).

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1926: Hahnenschrei (poemoj)
  • 1933: Gesänge der Erde (poemoj)
  • 1935: Steirische Bauern (rakontoj)
  • 1949: Lob der Vergänglichkeit (poemoj)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]