Harvuda frankolino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Harvuda frankolino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Francolinus
Specio: F. harwoodi
Francolinus harwoodi
(Blundell & Lovat, 1899)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Harvuda frankolino (Francolinus harwoodi) estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj grupo de afrikaj frankolinoj. Oni ĵus proponis reorganizadon de tiu specio de Francolinus en la genro Pternistis kun 23 aliaj specioj. Ĝi formas superspecion kun la F. icterorhynchus, F. bicalcaratus kaj la F. clappertoni.

Ĝi estas grizbruna birdo kun ruĝaj beko, kruroj, kaj nuda haŭtaĵo ĉirkaŭokula. Ambaŭ seksoj havas similan koloron, kvankam la ino estas pli pala kun pli etenda sablokolora ventro.[1]

Tiu frankolino estas endemia de Etiopio, kaj havas teritorion limigitan al la Etiopiaj Altaj Teroj ambaŭflanke de la Blua Nilo inter la lago Tana kaj ties kunfluo kun la rivero Jamma, same kiel ties alfluantoj inter tiuj punktoj. Dekomence oni supozis, ke ĝi loĝas en ejoj de Typha ĉe malgrandaj, neprofundaj akvofluejoj kaj arbustaroj de Akacio, studoj de 1996 trovis F. harwoodi en lokoj diferencaj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo, ĉar populacipremoj devigas lokanojn al marĝenajn arbustarojn favore de la birdo kiel sia habitato. F. harwoodi estas tre ĉasata por manĝo kaj foje estas kaptata por vendo en lokaj merkatoj; ankaŭ ties ovoj estas manĝoresurso.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nigel Redman, Terry Stevenson, and John Fanshawe, Birds of the Horn of Africa: Ethiopia, Eritrea, Djibouti, Somalia, and Socotra (Princeton: University Press, 2009), p. 126
  2. BirdLife International 2008. Francolinus harwoodi. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Versio 2010.2 Lasta konsultita la 22a Julio 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]