Heathcote Williams

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heathcote Williams
Persona informo
Heathcote Williams
Naskonomo John Henley Jasper Heathcote-Williams
Naskiĝo 15-an de novembro 1941 (1941-11-15)
en Helsby
Morto 1-an de julio 2017 (2017-07-01) (75-jaraĝa)
en Oksfordo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Eton College • Wellesley House School vd
Profesio
Okupo aktoro • poeto • scenaristoverkistoskulptistofilmreĝisoro vd
Aktiva dum 1964– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John Henley Heathcote-Williams (15a de novembro 1941 – 1a de julio 2017), konata kiel Heathcote Williams, estis angla poeto, aktoro, politika aktivulo kaj dramaturgo.[1] Li verkis nombrajn libro-longajn polemikajn poemojn kiel Autogeddon, Falling for a Dolphin kaj Whale Nation, kiu en 1988 iĝis, laŭ Philip Hoare, "la plej pova argumento por la ĵus instigita tutmonda malpermeso de balenĉasado."[2] Williams inventis sian propran idiosinkrazian stilon de "dokumentar/esplora poezio" kiun li enkondukis al la montro de diversa gamo de konservismaj kaj politikaj aferoj al la publika atento. Lia lasta publikigita verko, nome American Porn[3] estis kritiko de la usona politika medio kaj de la elekto de Prezidento Donald Trump: la publikiga dato estis la dato de la enpovigo de Trump (20a de januaro 2017). En junio 2015, li publikigis libro-longan esplorpoemun pri la "Islama Gandhi", nome Ĥan Abdul Gaffar Ĥan, "Badŝah Ĥan".[4]

Krom esti dramaturgo kaj scenaristo, Williams aperis en nombraj tre konataj sendependaj kaj holivudaj filmoj kaj estis inter la fmulaj gastoj en la lasta epizodo de la 4a sezono de Friends, nome "The One With Ross's Wedding". Li ludis la rolon de Prospero en la versio de Derek Jarman pri La Ventego kaj aperis en kelkaj "artaj" filmoj, kiel Orlando, same kiel en la holivuda filmo Basic Instinct 2.[1] Al Pacino ludis la rolon de sekvanto de Williams en arta dokumenta filmo, nome Every Time I Cross the Tamar I Get into Trouble. Williams ankaŭ verkis kantovortumojn, kunlabore kun Marianne Faithfull inter aliaj.

Williams estis ankaŭ fakulo pri natura historio kaj malkovris novan specion de miel-produkta vespo en la ĝangalo de Amazonio, nome okazaĵo kiun li registris en libro de poemoj nome Forbidden Fruit.[5] Williams estis ankaŭ magiisto kaj membro de The Magic Circle. Li verkis televidan verkon nome What the Dickens! pri la intereso de Charles Dickens al plenumado de magiaj spektakloj. Bob Hoskins instruis al li fajrmanĝadon. Kiam li estis montronta sian novan talenton al sia tiama koramikino Jean Shrimpton, li suferis akcidenton.

Williams estis grava aktivulo en la loĝiga etoso de Londono en la 1970-aj jaroj kaj estris "agentejon pri nemoveblaĵoj" por domokupantoj nome "Ruff Tuff Cream Puff". En 1977 li kaj paro de centoj da domokupantoj establis la "ŝtaton" nome Frestonia en Notting Hill kaj deklaris sendependon el Britio. La tiam Shadow Chancellor, Geoffrey Howe, verkis por esprimi sian subtenon kaj Williams estis nomumita brita ambasadoro. Frestonia daŭris preskaŭ unu jardekon kaj havis siajn proprajn instituciojn kaj poŝŝtmarkojn.

Williams pentris grafition sur la muroj de la Palaco Buckingham kiel protesto kontraŭ la reĝino kiu subskribis la mortopunon kontraŭ Michael X kvankam teorie ne ekzistis tian punon en Britio. Komence de la 1970-aj jaroj, lia agitiga grafitio estis trajto sur la muroj de la tiam malmultekosta distrikto de Londono nome Notting Hill.[6]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • The Speakers, Hutchinson, 1964 (e-book Thin Man Press, 2017)
  • The Local Stigmatic, Penguin: Traverse Plays,
  • Film script: Malatesta, 1970, Germany dir. Peter Lilienthal
  • AC/DC, Calder & Boyars, 1970
  • Manifestoes/Manifesten, Cold Turkey Press, 1974
  • Hancock's Last Half Hour, 1976
  • Television: Channel 4: What the Dickens, 1983
  • Whale Nation, Jonathan Cape, 1988
  • Sacred Elephant, Jonathan Cape, 1989,
  • Falling for a Dolphin, Jonathan Cape, 1991
  • Autogeddon, Jonathan Cape, 1992
  • Forbidden Fruit, Huxley Scientific Press, 20
  • Royal Babylon, Skyscraper Books, 2015
  • Badshah Khan: Islamic Peace Warrior, Thin Man Press, 2016
  • The Last Dodo, New River Press, 2016
  • Brexit Boris: From Mayor to Nightmare, Public Reading Rooms, 2016
  • American Porn, Thin Man Press, 2017

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Harding, Luke (2a de julio 2017). "Heathcote Williams: radical poet, playwright and actor, dies aged 75". Alirita la 4an de aprilo 201o – The Guardian.
  2. Hoare, Philip, "Troubled waters: Did we really save the whale?", The Independent, 20 de septembro 2008.
  3. "Heathcote Williams, radical poet, playwright and actor, dies aged 75", The Guardian, 2a de julio 2017. Kontrolita 24a de julio, 2017.
  4. Paul Rogers (27a de majo 2015). Islam and non-violence: Badshah Khan's example. Open Democracy.
  5. Huxley Scientific Press.
  6. PFF 2005. Portobellofilmfestival.com. Alirita 31a de oktobro 2011.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]