Heiner Zsuzsanna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heiner Zsuzsanna
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aprilo 1979 (1979-04-24) (45-jaraĝa)
en Kapuvár
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo astronomo
vdr

HEINER Zsuzsanna (hungare Heiner Zsuzsanna, sed konata en sciencaj publikaĵoj kiel Zsuzsanna Heiner, naskiĝis la 24-a de aprilo 1979 en Kapuvár) estas hungara astronomino kaj fizikistino.

Ŝi ricevis diplomojn pri astronomio en 2002 kaj pri fiziko en 2005 ĉe la Scienca Universitato de Szeged, kie ŝi laboris kiel esploristino. De 2008 ĝis 2013, ŝi faris esplorojn ĉe la Institut de Biofiziko de la Hungara Scienca Akademio.

Ŝi elfinis sian doktorecon pri fiziko ĉe la Universitato de Szeged en 2013. De 2013 ŝi studas kiel fizikistino ĉe la Humboldt-Universitato en Berlino, komence en la grupo de Prof. Janina Kneipp[1] kaj, de 2015, kiel fellow (honora membro) de la grupo " Julja Lermontova " pri optika mikrospektroskopio ĉe la Lernejo pri Analitika Scienco de Adlershof (SALSA)[2] en la kadro de la Iniciato por Ekscelenceco (Exzellenzinitiative) de la landa registaro kaj de la Germana Fondaĵo por la Esploro (Deutsche Forschungsgemeinschaft) de la Federacia Respubliko Germanio. Ŝi estas estrino de la " Altlerneja Fotonika Laboratorio ", kie ŝi ekspluatas la spektroskopion per generado de sumaj frekvencoj.

Laŭ Minor Planet Center, ŝi kunmalkovris 13 asteroidojn en januaro 2002[3] dum siaj lernado pri astronomio, en kunlaboro kun Sárneczky Krisztián.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Zsuzsanna Heiner en la germana Vikipedio.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]