Hella Wuolijoki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hella Wuolijoki
Persona informo
Naskiĝo 22-an de julio 1886 (1886-07-22)
en Helme
Morto 2-an de februaro 1954 (1954-02-02) (67-jaraĝa)
en Helsinko
Tombo Tombejo Hietaniemi
Lingvoj finnaestonaangla
Loĝloko Vuolijoki • Valga • Eira • Iitti • Ohkola
Ŝtataneco EstonioFinnlandoRusia Imperio
Alma mater Universitato de Helsinko
Familio
Frat(in)oj Salme Dutt • Niina Murrik-Polonsky
Edz(in)o Sulo Wuolijoki
Infano Vappu Tuomioja
Okupo
Okupo politikistodramaturgoverkistoĵurnalisto
vdr

Hella Maria Wuolijoki, ĝis 1908 Ella Maria Murrik, ŝiaj verkistaj plumnomoj estas interalie Juhani Tervapää kaj Felix Tuli (n. la 22-an de julio 1886 en Helme, Livlando – m. la 2-an de julio 1954 en Helsinko) estis finna-estona verkistino, dramverkistino, politikisto, direktoro de radio kaj negocistino.[1] [2]

Ŝi estis parlamentano de la Demokratia Popola Alianco (kunlabora organizo de komunistoj kaj maldekstraj socialistoj) en 1946–47. Ĝenerala direktoro de la ŝtata radiokompanio ŝi estis de aprilo 1945 ĝis junio 1949, kiam ŝi estis eksigita. Naskiĝinta en Estonio, Wuolijoki studis kaj sian vivverkon faris en Finnlando. Homo de paradoksoj, “ekstreme maldekstra” Wuolijoki estis ankaŭ sukcesa komercisto kaj terkulturisto kaj antaŭ ĉio elstara dramverkistino, interalie kreis la furoran serion “Niskavuori”, kiu gajnis lokon en la panteono de la finna teatro kaj filmo. Dum la vintra milito 1939-40, ŝi helpis per siaj kontaktoj en pactraktado. Dum la t. n. militdaŭrigo 1941-44, kiam Finnlando aliancis kun Germanio, ŝi pro la militrezistado estis kondamnita en malliberejon pro “ŝtatperfido”. En ŝia verkaro de pli ol dudek eroj inter 1912 kaj 1953 tri unuaj estas estonlingvaj[3].

Persone[redakti | redakti fonton]

Ŝia pli juna fratino, Salme Dutt, estis influa membro de la Communist Party of Great Britain (Komunista Partio de Granda Britio). Wuolijoki estis la avino de Erkki Tuomioja (n.1946), la ministro pri eksterlandaj aferoj de Finnlando inter 2011 kaj 2015.

Elektita bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Enkä ollut vanki (Mi neniam estis kaptito), 1945
  • Vastamyrkky (Antidoto: komedio), 1946
  • Lernejanino en Dorpat. La jaroj 1901-1904: Mia monologo en la tiama dramo Koututyttönä Tartossa,1946
  • Sõjalaul (Milita kanto), 2007
  • La Virinoj de Niskavuori kaj kvar aliaj teatraĵoj en la sama serio, sub la pseŭdonimo Juhani Tervapää,1936. .

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hella Wuolijoki in the Free Online Encyclopedia
  2. Wuolijoki, Hella. Eesti Entsüklopeedia 10. Estonian Encyclopaedia Publishers, Tallinn, 1998
  3. (eo) Tuomo Grundström: Prezentiĝo kaj prezentoj, La Ondo de Esperanto, p. 18, n-ro 1, 2022