Helvetia (personigo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Helvetia
nacia personigo
Informoj
Sekso ina
vdr

Helvetia estas la virina nacia personigo de Svislando, oficiale Confoederatio Helvetica, la svisa Konfederacio.

La alegorio estas tipe ilustrita en fluanta tuko, kun lanco kaj ŝildo blazonataj kun la svisa flago kaj ofte kun plektita hararanĝo, ofte kun florkrono kiel simbolo de la konfederacio. La nomo estas deveno de la etnonimo Helvetii, la nomo de la gaŭla tribo loĝanta la svisan altebenaĵon antaŭ la Roma konkero: vidu Svislandon en la Roma epoko.

Staranta Helvetia sur averso de svisa 2-franka monero.

Historio[redakti | redakti fonton]

Matthäus Merian (1642).

La modo prezenti la svisan konfederacion en vizaĝo de virina alegorio ekestiĝis en la 17-a jarcento. Tio ĉi anstataŭigis pli fruan konvencion, populara en la 1580-aj jaroj, reprezenti Svislandon kiel virbovo (Schweizer Stier).

Identigo de la svisanoj kiel "Helvetianoj" fariĝis ofta en la 18-a jarcento, precipe en la franca lingvo. Helvetia aperas en patriota kaj politika artaĵo en la kunteksto de la konstruo de nacia historio kaj identeco en la frua 19-a jarcento, post la disfalo de la Napoleona Helveta Respubliko. Helvetia aperas sur federaciaj moneroj kaj poŝtmarkoj ekde la fondo de Svislando kiel federacia ŝtato en 1848. Kongrue kun la historia kunteksto, la figuro povas aperi sida en pacema sinteno (rigardu la verdan poŝtmarkon kaj la foliblokon en bildaro) aŭ stare kun armiloj kiel defendmilitema sinteno (rigardu la supran moneron la foliblokon en bildaro).

Svisa kvin-franka monero kun la latina surskribo Confoederatio Helvetica.

Notindas ke tradukoj de la termino Helvetia ankoraŭ servas kiel la nomo por Svislando en lingvoj kiel la irlanda, en kiu la lando estas konata kiel Eilvéis, greka, en kiu ĝi estas konata kiel Ελβετία (Elvetia) kaj rumana, en kiu ĝi estas konata kiel Elveția. En la itala Elvezia estas vidita kiel arkaika, sed la laŭloka nomo substantiva/adjektivo elvetico estas uzita ofte kiel sinonimo de svizzero. En la franca, svisaj homoj povas esti referencitaj kiel Helvètes. La germana vorto Helvetien estas uzita tiel kiel sinonimo de Schweiz kaj havas pli altan poezian valoron. Helvetien estas ankaŭ pli ofta en Germanio; la germanlingva parolanta svisano uzas simple "Helvetia" aŭ "Helvecia" kiel poeziaj sinonimoj por sia lando.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Gianni Haver, L'image de la Suisse, collection « Comprendre », Éditions loisirs et pédagogie, 2011, 128 pp. ((ISBN 978-2-606-01390-5)).
  • Gianni Haver, Dame à l'antique avec lance et bouclier: Helvetia et ses Déclinaisons, en M.-O.Gonseth, B. Knodel, Y. Laville kaj G. Mayor (eldonistoj), Hors-champs. Eclats du patrimoine culturel immatériel, Musée d'ethnographie de Neuchâtel, 2013, pp. 274-282.
  • Thomas Maissen, Von wackeren alten Eidgenossen und souveränen Jungfrauen. Zu Datierung und Deutung der frühesten Helvetia-Darstellungen, Zeitschrift für schweizerische Archäologie und Kunstgeschichte 56 (1999), 265-302.
  • Kibre negest (ክብረ ነገስት) ĵetkuboj 'Helvetia e una località di impero Romana.Pp347 [ibid ]