Hemaĉandra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hemaĉandra
Persona informo
Naskonomo Cangadeva
Naskiĝo 30-an de novembro 1087 (1087-11-30)
en Dhandhuka, Chaulukya dynasty
Morto 30-an de novembro 1171 (1171-11-30) (84-jaraĝa)
en Gujarat, Chaulukya dynasty
Lingvoj guĝarata
Okupo
Okupo matematikisto • historiistofilozofoverkisto • poeto
Verkoj Deśīnāmamālā
Trishashti Shalaka Purusha Charita
Yogaśāstra
vdr

Hemaĉandra, aŭ pli esperantlingve Hemaĉandro, estis hindia ĝajnisma sanktulo, fakulo, poeto, matematikisto, filozofo, jogulo, gramatikisto,[1] jurteoriulo,[2][3] historiisto,[4] leksikografo, retorikisto, logikisto, kaj prozodiisto de la 12-a jarcento (ĉirkaŭ 1088 – ĉirkaŭ 1172/1173 n.e.).[5] Konsiderita geniulo fare de siaj samtempuloj, li ricevis la titolon kalikālasarvajña, "konanto de ĉiu sciaro siatempe" kaj patro de la Guĝarata lingvo.

Naskita kiel Ĉangadeva, li estis ordenita en la skolo Śvētāmbara de Ĝajnismo en 1110 kaj ekhavis la nomon Somaĉandra. En 1125 li iĝis konsilisto de la reĝo Kumarapala kaj verkis Arhanniti, nome verko pri politiko el ĝajnisma vidpunkto. Li produktis ankaŭ Triŝaŝti-ŝalaka-puruŝa-ĉarita (“Faroj de 63 Gravuloj”), Sanskrita eposa poemo pri la historio de gravaj figuroj de Ĝajnismo. Poste, li ŝanĝis sian nomon al Hemaĉandra.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Datta, Amaresh. (1987) Encyclopaedia of Indian Literature: A-Devo (angle). Sahitya Akademi, p. 15–16. ISBN 978-81-260-1803-1.
  2. A Short History of Jaina Law”, p. 5. 
  3. Hemachandra | Jaina author | Britannica (angle). Alirita 2022-02-07.
  4. Singh, Upinder. (2008) A History of Ancient and Early Medieval India: From the Stone Age to the 12th Century (angle). Pearson Education India, p. 241. ISBN 978-81-317-1677-9.
  5. Datta, Amaresh. (1987) Encyclopaedia of Indian Literature: A-Devo (angle). Sahitya Akademi, p. 15. ISBN 978-81-260-1803-1.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hemachandra en la angla Vikipedio.