Hendrik Walter Alings
Aspekto
(Alidirektita el Hendrik Walter ALINGS)
Hendrik Walter Alings | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de oktobro 1895 (129-jaraĝa) en Amsterdamo |
Lingvoj | Esperanto |
Loĝloko | Middenweg |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto bankisto |
Hendrik Wolter ALINGS (naskiĝis la 28-an de oktobro 1895 en Amsterdam) estis nederlanda bankoficisto, esperantisto kaj verkisto de poŝvortaro.
Esperanta agado
[redakti | redakti fonton]Alings esperantistiĝis en 1926-1927. Unue li laboris kiel sekretario de loka grupo, poste kiel estrarano de Federacio de Laboristaj Esperantistoj, kies organon Laborista Esperantisto li redaktis. Li ankaŭ verkis por la periodaĵo Holanda Esperantisto kaj propragandajn artikolojn por la nederlandlingva gazetaro.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Esperanto: de internationale taal voor iedereen (Amsterdam: Bond van Arbeiders-Esperantisten ±1952), 16 p.
- Waarom Esperanto? (Amsterdam: Federatie van Arbeiders-Esperantisten in het Gebied van de Ned. Taal ±1936), 23 p., ilustr., mapskizo.
- Zak-woordenboekje F.L.E.: Esperanto nederlands, nederlands Esperanto (Amsterdam: Federatie van Arbeiders-Esperantisten in het Gebied van de Ned. Taal ±1935), 79 p. - Dudirekta „Poŝvortareto“ kun tradukoj de ĉirkaŭ 2.400 esperantaj radikoj kaj ĉirkaŭ 2.800 nederlandaj vortoj. Kvar eldonoj ĉirkaŭ 1935, 1937, 1946 kaj 1949 (eldonjaroj ne indikitaj).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Berlina Komentita Bibliografio de Vortaroj kaj Terminaroj en Esperanto 1887-2014. Berlino Majo 2015.