Henry Morgenthau (la maljuna)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henry Morgenthau
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aprilo 1856 (1856-04-26)
en Mannheim,  Grandduklando Badeno
Morto 25-an de novembro 1946 (1946-11-25) (90-jaraĝa)
en Manhatano
Mortis per apopleksio vd
Tombo Mount Pleasant Cemetery vd
Religio judismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Urba Kolegio de Nov-Jorko • Columbia Law School vd
Partio Demokrata Partio vd
Familio
Infanoj Henry Morgenthau (la juna) • Helen Morgenthau Fox vd
Parencoj Barbara Tuchman • Maurice Wertheim vd
Profesio
Okupo entreprenisto • diplomatoadvokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Henry MORGENTHAU (naskiĝis Heinrich Morgenthau, la 26-an de aprilo 1856 en Mannheim, mortis la 25-an de novembro 1946 en Novjorko) estis advokato, komercisto, politikisto kaj usona ambasadoro ĉe la Otomana Imperio dum Unua Mondmilito. Kiel ambasadoro, Morgenthau iĝis konata kiel la plej frua reprezentanto de tiuj kiuj kondamnis la Armenan genocidon [1] de kiu li deklaris, "mi estas firme konvinkita ke tio ĉi estas la plej granda krimo de ĉiuj epokoj" [2]. Li ankaŭ laboris por la savo de grekoj, judoj kaj asiroj tra la imperio.

Morgenthau estis la patro de la politikisto Henry Morgenthau Inter liaj nepoj estas Robert M. Morgenthau, Ŝtata Prokuroro por Manhatano, kaj Barbara Tuchman, konata aŭtoro kaj historiisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La tuta familio el migris el Germanio en 1866. Post kompletigado de sia studado en la Urba Kolegio de Novjorko, Henry Morgenthau studis ĉe la Kolumbia jura lernejo. Li estis aktiva en la Demokrata Partio kaj apogis Woodrow Wilson dum lia kampanjo por prezidanto en la prezidant-elekto en 1912 [3].

Morgenthau konstruis sukcesan karieron kiel advokato kaj servis kiel la gvidanto de la Reformisma Juda komunumo en Novjorko [4].

Ambasadoro al la Otomana Imperio[redakti | redakti fonton]

Telegramo de Ambasadoro Morgenthau al la usona registaro de julio 1915: ... de maltrankviligaj raportoj de ĉeestintoj ŝajnas ke kampanjo de rasekstermado estas en progreso...

Post la elektovenko de Wilson, Morgenthau estis sendita kiel usona ambasadoro al Konstantinopolo, nun Istanbulo, en 1913, kie li restis ĝis 1916. Li estas konsiderita grava nuntempa atestanto de la armena genocido, kiun la turka registaro neis ĝis hodiaŭ. Li estas la verkinto de du raportoj, "La Tragedio de Armenio" (Londono, 1918) kaj "La Rakonto de Ambasadoro Morgenthau" (Novjorko, 1918). Tiuj raportoj priskribas detale kio okazis en la Otomana Imperio ek de 1915 en la fluo de eventoj de la Unua Mondmilito. La usona registaro komence ignoris liajn raportojn kaj lian instigon por diplomatia interveno de Usono, volante reteni Usonon neŭtrala en la milito.

En 1915, li povis malhelpi la deportadon planitan de Kemal Paŝa de Judoj kiuj enmigris al Palestino de la unua migrado sen akiri otomanan civitanecon.

Misio Morgenthau[redakti | redakti fonton]

Post la fino de la Unua Mondmilito, ekzistis multaj raportoj de antisemitaj tumultoj en la lastatempe fondita Dua Pola Respubliko. En la pogromo de Kielce la 11-an de novembro 1918, kvar judoj estis mortigitaj kaj granda nombro estis pafvundita. Inter 50 kaj 150 judoj estis murditaj en la Lviva pogromo de la 21-a ĝis la 23-a de novembro 1918, en kiu partoprenis polaj armeanoj kaj polaj civiluloj. En la Pinska masakro la 5-an de aprilo 1919 polaj soldatoj pafis 35 judajn civilulojn. La usona publiko maltrankviliĝis, kaj prezidanto Wilson nomumis komisionon por vojaĝi al Pollando por esplori kaj taksi la okazaĵojn. Morgenthau estis unu el kvar membroj de la komisiono, kiu konsistis el tri usonanoj kaj unu brito. Dum tiu ĉi misio, Morgenthau trovis sin kaptita inter ĉiuj frontoj. En Pollando li estis plejparte varme bonvenigita fare de la judaj komunumoj. Tamen, la misio renkontis fortan malamikecon de polaj naciistoj kaj iliaj gazetaraj organoj, kiuj malkaŝe disvastigis antisemitan propagandon. Post reveno al Usono, la komisiono publikigis la tielnomitan Morgenthau Raporto ( Morgenthau Report ) [5]. Tiu ĉi raporto estis akre kritikita fare de usonaj organizoj ĉar ili bagateligis la kondiĉojn en Pollando tro multe pro kialoj de politika oportunismo (Pollando estis grava "batoro kontraŭ bolŝevismo" por usona politiko tiutempe).

En julio 1922, Morgenthau proponis "savplanon" al la aliancanoj por rekonstrui aŭstran ekonomion per ebla kunlaboro inter usonaj privatuloj, Anglio kaj Francio; Ĉefa punkto estis la reorganizo de la aŭstra fervoja sistemo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Balakian, Peter. (2003) The Burning Tigris: The Armenian Genocide and America's Response. New York: HarperCollins, p. [htt://archive.org/details/burningtigris00te/e/219 219–221].
  2. Berlatsky, Noah. (2015) The Armenian Genocide (angle). Greenhaven Publishing LLC. ISBN 978-0-7377-7319-4.
  3. Peter Balakian. The Burning Tigris, p. 220.
  4. Oren, Michael B. (2007) Power, Faith, and Fantasy: America in the Middle East 1776 to the Present. New York: W. W. Norton & Co, p. [htt://archive.org/details/werfaithfantas00oren_0/e/332 332–333]. ISBN 9780393330304.
  5. Mission of The United States to Poland, Henry Morgenthau, Sr. Report in der englischsprachigen Wikisource

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]