Herbert John Pitman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pitman, maldekstre, kun la dua oficiro Charles Lightoller.

Herbert John Pitman naskiĝinta la 20-an de novembro 1877 en vilaĝo Sutton Montis, mortinta la 2-an de decembro 1961 estis la tria oficiro deĵoranta sur Titanic.

Li estis kromnomata ankaŭ kiel Bert. Li deĵoris ĉe White Star Line lastajn kvin el siaj preskaŭ dek jaroj de kariero de oficiro de komercŝiparo. Li havis kapitanan patenton.