Herbert Staude

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Herbert Staude
Herbert Staude, en februaro 1966, en Göttingen
Herbert Staude, en februaro 1966, en Göttingen
Persona informo
Naskiĝo 20-an de marto 1901 (1901-03-20)
en Schmölln
Morto 28-an de aŭgusto 1983 (1983-08-28) (82-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo kemiisto • universitata instruisto
vdr

Herbert STAUDE (naskiĝinta la 20-an de marto 1901 en Schmölln, mortinta la 28-an de aŭgusto 1983 en Frankfurto ĉe Majno) estis germana kemiisto (fotokemio, fizika kemio, elektrokemio).

Trejniĝi kaj restado en Usono[redakti | redakti fonton]

Staude studis matematikon, fizikon kaj kemion ĉe la Universitato de Lepsiko kie li doktoriĝis en 1925 en la instituto de Max Le Blanc ĉe Fritz Weigert pri fotokemio (disertacitemo jenas: Monochromatische Universalfilter und ihre Anwendung). Poste Staude estis ĝis 1926 asistanto ĉe Weigert kaj poste ĝis 1931 privata asistanto de Le Blanc. Tiutempe li ege interesiĝis pri termodinamikaj esplordemandoj. Sekvis restado en Usono kie li deĵoris kiel industrimekanikisto por A. O. Smith Steel Corporation en Milwaukee. Pro dungitarŝparo li jam en 1932 perdis la postenon kio kaŭzis revenon lian patrujen.

1930aj jaroj ĝis la fino de la milito[redakti | redakti fonton]

Unue Staude denove estis helpisto ĉe Fritz Weigert kiu maldungitis jam en 1933 estante judo. Kvankam Staude ricevis vokon de Wheaten College en Illinois, li restis en Germanujo irante en majo 1933 al profesoro Robert Luther ĉe la Fotografian Instituton de Dresdeno. Luther ja estis unu antaŭulo de Weigert en la fotokemia sekcio de la Fizika-kemia Instituto de Lepsiko. Dresdene Staude okupiĝis antaŭ ĉio pri fotometrajn kaj sensitometrajn mezuradojn kaj aliaj temoj fotokemiaj kaj fotografiaj. Malgraŭ la aliĝo al la Nacisocialisma Ligo Instruista (NS-Lehrerbund) li pli kaj pli problemojn havis ankaŭ pro malvolo aliĝi al NSDAP kaj Sturmabteilung. Tiel li iĝis en 1936 scienca kunlaboranto de la firmao Siemens und Halske antaŭ labori ĉe la filmfabriko Zeiss Ikon. De tiam Staude estis membro ĉe la teknikista organizaĵo NS-Bund Deutscher Technik. Peradhelpe de Max Volmer li habilitiĝis en 1939 en Berlino (la titolo de la skribitaĵo estis: Beitrag zur Kenntnis des Entwicklungsvorganges. Die Rolle der Oxydationsprodukte), sed ricevis ne antaŭ 1943 docentpermeson pri fizika kemio ĉe la Fizika-kemia Instituto de la Teknika Altlernejo Berlin-Charlottenburg sub Volmer. Tiu ĉi instituto translokitis pro la milito al Sĉmölln kaj sekve Staude troviĝis je la militofino en Turingujo.

Post 1945[redakti | redakti fonton]

Post la liberiĝo de Schmölln danke al la Usona Armeo Staude iĝis urbestro. Post la eko de la sovetia okupado en la 1.7.1945 Staude ekspolitikistis kaj instruis en lernejo loka matematikon kaj kemion. Paralele li transprenis provizore posteŭlante Luther la gvidadon de la instituto pri scienca fotografio en Dresdeno. En 1946 rekomenciĝis la kontaktoj al la lepsika instituto pri fizika kemio. Gravis por la voko de Staude tien Karl Friedrich Bonhoeffer, kiu preparis la iradon al Berlino. Sekve iĝis eksterorda profesoro Staude je la komenco de la jaro 1947a. Krome li unue provizore ekestris la instituton pri fizika kemio; ĝi reekfloris sub li. En 1949 Staude vokiĝis je profesoreco pri fizika kemio kaj ekde 1951 li iestis dekano de la matematika-naturscienca fakultato.

Fuĝo en la liberan parton de Germanujo[redakti | redakti fonton]

Je la fino de la 1950aj jaroj Staude spertis esplordemandon post kiam supera asistanto lia sukcese fuĝis el GDR uesten. Celo tiam estis ekdungi Staude kiel denunciston por eventualaj aliaj fuĝemuloj. Vojaĝon deĵoran al Aŭstrio li uzis por ne plu reiri al komunisma GDR. Tiu ĉi paŝo fare de multaj universitatanoj de Lepsiko tre malaprobitis, certe pro ke la veraj kaŭzoj nekonataj estis al ili. Rapide Staude reŭniversitatanis okcidente. Unue li estis (ekde 1959) honorarprofesoro en Frankfurto ĉe Majno. En 9164 li iĝis orda profesoro pri fizika kemio. Stude tre okupiĝis pri rivelado sed ankaŭ pri la pasivigo de metaloj, termodifizo, miksaĵaj varmoj, kinetiko de la alsorbo ĉe elektrodoj.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En 1956 Staude iĝis orda membro de la Saksa Akademio pri Sciencoj (SAW) de Lepsiko kaj estis ekde 1959 ĝia koresponda membro.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • kun Gerhard Stade: Mikrophotographie, Akademische Verlagsgesellschaft, Leipzig 1939
  • kun Erich Stenger: Fortschritte der Photographie, Leipzig, Akademische Verlagsgesellschaft, Band 1 bis 3, 1938, 1940, 1944
  • Der Photographische Prozess, Leipzig, Fachbuchverlag 1953
  • Photochemie, BI Hochschultaschenbücher, Mannheim, 1962, 2a eldono 1966
  • Versuche zur Natur des latenten Bildes und ihre Deutung, Berlin, Akademie Verlag 1965
  • eldoniste: Physikalisch-Chemisches Taschenbuch, Akademische Verlagsgesellschaft, Leipzig, 1945, 1949

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Klaus Scherzer Herbert Staude – Anmerkungen zu Leben und Werk, Bunsen-Magazin 6/2001, p. 163–165, kaj p. 166 Eberhard Staude Erinnerungen

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]