Herman Anders Krüger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La Krüger-vilao en Neudietendorf, printempe de 2014

Herman Anders KRÜGER (pseŭdonimo: Caligula Quitte; naskiĝinta la 11-an de aŭgusto 1871 en Tartu, mortinta la 10-an de decembro 1945 en Neudietendorf) estis germana germanisto kaj literaturfakulo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Krüger frekventis la latinan lernejon en Piława Górna, la prepargimnazion en Niesky kaj de 1891-93, laŭ volo de la patro, la teologian seminarion de la Herrnhuta fratio en Pawłowiczki, (Distrikto Kędzierzyn-Koźle). Sed li neniam praktikis la predikistan profesion sed iĝis instruisto en Königsfeld im Schwarzwald. En somero de 1894 li forlasis la herrnhut-an Unuiĝon de fratoj kaj studis ĝis 1898 en Lepsiko historion (K. Lamprecht, E. Marcks), ekonomikon politikan (K. Bücher), germanistikon (Ed. Sievers) kaj geografion (Friedrich Ratzel). Intertempe li instruis unu jaron en la germana lernejo de Ĝenovo.

De 1898-1905 li vivis en Dresdeno, unue kiel instruisto de la Fähnrich-lernejo (por oficirecaspirantoj) kaj kiel bibliotekisto de la Sekundogenitur-biblioteko, poste kiel asistento de la Historia Muzeo. Intertempe estis eldonita kaj liaj unuaj rakontoj, romanoj, dramoj kaj poemoj, sed ankaŭ literaturhistoriaĵoj (Pseudoromantik, 1904; Kritische Studien über das Dresdner Hoftheater, 1904). En 1905 Krüger habilitiĝis ĉe la Teknika altlernejo de Hanovro, kie li deĵoris kiel privata docento, ekde 1909 kiel profesoro pri germana literaturhistorio. Li konatiĝis kun Wilhelm Raabe, kies biografion li skribis (Der junge Raabe, 1911; Wilhelm Raabe, 1941). En 1913 li retiriĝis el la ŝtataj profesioj por tute koncentriĝi pri verkistaj kaj politikaj ambicioj. En Dresdeno li estis farinta membro de Jungliberalen Reichsverein kaj de la Naciaj liberaluloj; en 1910 li vane kandidatis por deputiteco en la Reichstag. Post la militoservo li iĝis je la fino de 1918 membro de la Popolkomitato de Gotha, en 1919 demokratia deputito de la Parlamento de Vajmaro kaj en 1920 ŝtata konsilisto en la landa registaro de la nove fondita ŝtato Turingio, paralele ankaŭ komandanto de la polico. En 1921 li transprenis la estradon de la Landa biblioteko en Gotha, en 1928 de la Landa biblioteko de Altenburg. En 1934 li transloĝiĝis al Neudietendorf.

Graveco[redakti | redakti fonton]

La verkaro de Krüger estas ege membiografia, ankaŭ la ĉefverko, la herrnhut-a knaboromano Gottfried Kämpfer (1904), de kiu estis venditaj ĝis la eksplodo de la Dua mondmilito pli ol 100.000 ekzempleroj. Rakontante pri la adolesko kaj maturiĝo de junuloj Krüger havas severajn, kvazaŭ spartanajn ideojn. Oni devus lerni barakti por esti pli malfrue viro agadema. En lia drama kreado menciindas la Fridericus-trilogio (Der Kronprinz, Der König, Der Alte, 1936). Ĝia novelo Verjagtes Volk (1924) estas iel ankaŭ politika testamento. Lia fakleksikono Deutsches Literatur-Lexikon, Biographisches und bibliographisches Handbuch mit Motivübersichten und Quellennachweisen (1914), kies verkadon Krüger taksis en la antaŭparolo pli laciga ol memstara laboro estis ege dezirita. Ĝi baziĝas sur la leksikono de lia instruisto Adolf Stern (Lexikon der Nationalliteratur, 1882) kaj plenumis sian rolon bonege kaj kontentige, almenaŭ ĝis la apero de Deutsches Literatur-Lexikon de Wilhelm Kosch (1928-30). Krüger ankaŭ literature verkis pri la malaperinta vilaĝo Lütsche, pro kio li devis demisii kiel bibliotekisto en Gotha en la 1920-aj jaroj...

Aliaj verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Der junge Eichendorff, 1898
  • Sohn u. Vater, Eine Jugendrechenschaft, 1922
  • Allerlei aus unserer Familiengeschichte, 1935
  • Simple Lieder, 1898
  • Sirenenliebe, 1897
  • Kaspar Krumbholtz, 1910
  • Die sieben Räudel, 1926; Hans Nord, Die Gesch. e. romant. Trotzkopfs, 1938
  • Barmherzigkeit, 1925
  • Die Maulschelle, 1931
  • Ritter Hans, 1897
  • Der Graf v.von Gleichen, 1908
  • Die Pelzmütze, 1914

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ernst Kammerhoff: Hermann Anders Krüger, Leipzig 1910
  • Paul Trommsdorff: Der Lehrkörper der Technischen Hochschule Hannover 1831-1931. Hannover, 1931, S. 136
  • Ludwig Bäte: Herman Anders Krüger, Berlin 1941
  • Ludwig Bäte: Herman Anders Krüger, Gotha 1958
  • Harald Mittelsdorf (Red.): Zur politischen Biografie des Thüringer Landtagsabgeordneten Herman Anders Krüger (1871 - 1945), Weimar 1996
  • Biografio ĉe NDB.
  • Biografio longa