Herman Boucon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Herman Boucon
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1856 (1856-10-04)
Morto
Lingvoj Esperanto
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto
Esperanto
Esperantisto numero 6363
vdr

Herman BOUCON (bukon), franco, profesoro. Naskiĝis en la 4-a de oktobro 1856 en Villars-Saint-Georges (apud Besançon). Esperantisto de 1898. En 1902 post multaj klopodoj Boucon fondis en Annecy (Savoie) unu el la unuaj francaj grupoj. Gramatikisto, li batalis energie kontraŭ reformemuloj.

Multaj artikoloj en diversaj gazetoj, ofte subskribitaj per "H. B.". Lia rakonto Mia lasta klaso en la vilaĝa lernejo aperis en la kolekto Laŭroj. Verkis tradukon de Molière: La Mizantropo, en amfibrakaj versoj (1930). Membro de la Lingva Komitato (LK) de 1909 ĝis minimume 1929 (vd. tiujaran jarlibron de UEA).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Kun antaŭparolo de P. Christaller. Tiu libreto enhavas kvardekon da bone elektitaj humoraĵoj. Tre taŭga por ekigantoj de nia lingvo. 
— Belga Esperantisto n075-076 (maj-jun 1921)

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.