Hexe Lilli (televida serio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hexe Lilli / Lilly The Witch
televida serio • televida programo
Origina lando  Germanio,
 Kanado,
 Francio
 Britio
Lingvo(j) produktita anglalingve laŭ germanlingva libra originalo
Amplekso
Sezonoj 2
Epizodoj 26
Daŭro sen reklamoj 22
Produktado
Produktisto(j) Westdeutscher Rundfunk (WDR), Kolonjo
Elsendo
Unua elsendo 7-a de septembro 2004
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

Hexe Lilli (germane) respektive Lilly the Witch (angle) estas serio de desegnofilma televida serio kunproduktita en Germanio, Kanado, Francio kaj Britio, pri "sorĉistino Lili" - knabino de la 3-a respektive 4-a lerneja klaso kiu iĝas sorĉistino kaj travivas multajn aventurojn. La serio baziĝas je la origine germanlingvaj porinfanaj libroj "Hexe Lilli" de la verkisto Knister. Krom en televidaj kanaloj, la unuopaj epizodoj ankaŭ videblas per vidbendoj kaj lumdiskegoj.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Lilli, knabino de la 3-a respektive 4-a lerneja klaso, trovas sorĉolibron kaj kun ĝi la drakon "Hektor". Ŝi iĝas sorĉistino, amikiĝas kun la drako, la paro travivas multajn aventurojn kaj vojaĝas tra diversaj historiaj epokoj. Ekzemple ili esploras la sovaĝan okcidenton de Ameriko, la landon de la normanoj, de la vikingoj, de la dinosaŭroj, de fabeloj kaj aliajn lokojn. En mezepoka Anglio ili renkontas la heroon Robin Hood, en la ŝtonepoko la knabon Garg kaj aliajn kavernulojn, kaj en antikva Egiptio esploras piramidon.

Tradukoj al aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La desegnofilma serio tradukiĝis al pluraj pliaj lingvoj. Parte la nomo de la heroino adaptiĝis, ekzemple hispane ŝi nomiĝas Kika Superbruia, france simple Lili kaj pole Lilli czarodziejka.

Kinejaj filmoj[redakti | redakti fonton]

Enhave sendepende, en februaro 2009 publikiĝis la kineja filmo Hexe Lilli - Der Drache und das Magische Buch ("la drako kaj la magia libro") kaj en februaro 2011 la dua kineja filmo Hexe Lilli – Die Reise nach Mandolan ("la vojaĝo al [fantazia barata regno] Mandolan"). Kontraste al en la televida serio, en la kinejaj filmoj aktoras veraj homoj, kaj nur la drako Hektor estas komputile animigita.

Epizodoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]