Saltu al enhavo

Higaŝimurajama

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Higaŝimurajama
urbo de Japanio
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 150 458  (2021) [+]
Loĝdenso 8 778 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 45′ N, 139° 28′ O (mapo)35.754611111111139.4685Koordinatoj: 35° 45′ N, 139° 28′ O (mapo) [+]
Areo 17,14 km² (1 714 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Higaŝimurajama (Japanio)
Higaŝimurajama (Japanio)
DEC
Situo de Higaŝimurajama

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Higashimurayama, Tokyo [+]
vdr

Higaŝimurajama (japane 東村山市) estas urbego en Japanio, en ĉefa insulo Honŝuo, en regiono Kanto, en Gubernio Tokio.

Vojo en Higaŝimurajama

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2021 Higaŝimurajama havis populacion de 148 275. En la 1970-aj jaroj Higaŝimurajama atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil). Ekde ĉirkaŭ 2020 la loĝantaro malpliiĝas, same kiel en Japanio.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Higaŝimurajama situas sur ebenaĵo, tamen nordokcidente estas montetoj. Kodajra troviĝas nur 3, Tokorozava 5, Niŝitokio 7, Taĉikava 8, Fuĉu 10, Sajama 12, ĉefurbo Tokio 19, Jokohamo 38 kilometrojn aere [1].

La areo de aktuala Higaŝimurajama estis loĝita ekde la paleolitiko. En 1333 batalo okazis apude. Pluraj vilaĝoj unuiĝis en 1889, tiel kreiĝis distrikto Higaŝimurajama. La tuta distrikto estis transdonita al la kontrolo de Tokio la 1-an de aprilo 1893. Higaŝimurajama iĝis urbo en 1942. La 1-an de aprilo 1964 la urbo estis levita al urbostatuso.

Higaŝimurajama antaŭe estis agrikultura areo kaj estis konata por ĝia produktado de batatoj. La urbego nun estas primara regiona komerca centro, krome multaj navedas al Tokio.

En Higaŝimurajama nur baz- kaj mezlernejoj funkcias.

Stacidomo

Higaŝimurajama estas bone ligita fervoje, sed naciaj aŭtovojoj aŭ rapidvojoj mankas.

Higaŝimurajama situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj aŭ humidaj someroj kaj malvarmetaj vintroj, tiam granda neĝado ne okazas. La meza jara temperaturo estas 14 °C. La jarpluvo averaĝas 1647 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, respektive neĝas.

Bildoj pri Higaŝimurajama
Muzeo
Poŝto
Bazlernejo
Vendejego


Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans