Hingangat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hingangat
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 442301
Demografio
Geografio
Geografia situo 20° 34′ N, 78° 50′ O (mapo)20.5778.83Koordinatoj: 20° 34′ N, 78° 50′ O (mapo) [+]
Alto 215 m [+]
Areo 12,77 km² (1 277 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Hingangat (Maharaŝtro)
Hingangat (Maharaŝtro)
DEC
Hingangat
Hingangat
Situo de Hingangat
Hingangat (Barato)
Hingangat (Barato)
DEC
Hingangat
Hingangat
Situo de Hingangat

Map

vdr

Hingangat,Hinganghat laŭ marate हिंगणघाट estas urbego, ankaŭ municipo en meza parto de Barato, en subŝtato Maharaŝtro, en distrikto de Vardha. La urbego ricevis sian nomon de arbo kreskanta tie dense.

Kolegio

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hingangat havas averaĝan altecon de 217 metrojn sur montetaro en valo de rivero, kiu tuŝas la urbegon. La distrikta ĉefurbo Vardha troviĝas 33, Nagpuro 71, Javatmal 77, Ĉandrapur 81, Adilabad 102, Raipur 300, subŝtata ĉefurbo Mumbajo 655, tutlanda ĉefurbo Delhio 914, Kolkato 1010 kilometrojn (aere) [1].

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo en 2011 Hingangat havis populacion de 101 805. La legopovo estis en la sama jaro 94%, pli alta ol la barata landaveraĝo (74%).

Historio[redakti | redakti fonton]

Hingangat aĝas 1500 jarojn. La urbo estis nomita Dandungram en la 5-a jarcento 5 post Kristo. La loko komencis evolui, kiam la britoj donis municipan statuson en 1873. La municipa halo estis konstruita en 1904.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Hingangat estas centro de la kotonindustrio de Barato (same ankaŭ historie estis). Ekzistas ankaŭ sojfaba naftoindustrio en la najbareco.

Religioj[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj religioj en Hingangat estas hinduismo (78%) kaj budhismo (13%), sed ekzistas kun malgranda procento islamo (7%), iomete ĝajnismo, kristanismo kaj sikismo malpli, ol 1%.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa (oficiala) lingvo en Hingangat estas la marata lingvo.

Edukado[redakti | redakti fonton]

Hingangat havas altlernejon (kolegion), ĉe rando de la urbego agrikultura esplorstacio funkcias.

Stacidomo de Hingangat

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Hingangat trairas ĉefvojo tra ponto, krome ekzistas alia loka vojo al la regiono. La urbego havas ankaŭ trairan fervojan linion inter Delhi kaj Ĉenajo kun stacidomo kaj aparta fervoja ponto. La plej proksima internacia flughaveno funkcias ĉe Nagpur.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Hingangat havas tropikan klimaton (Aw) kun influo de musono. La averaĝa pluvo jare estas pli, ol 900 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed pli ofte inter junio-septembro. La temperaturo varias inter 20-34 °C.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans