Muotathal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hinterthal)
Muotathal
Blazono de Muotathal
Muotathal
komunumo en Svislando
Kantono Ŝvico
Distrikto Ŝvico
Koordinatoj  46° 48′ 29″ N 8° 45′ 29″ O / 46.80806 °N, 8.75806 °O / 46.80806; 8.75806 (mapo)Koordinatoj: 46° 48′ 29″ N 8° 45′ 29″ O / 46.80806 °N, 8.75806 °O / 46.80806; 8.75806 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3536
Areo 172,15 km²
Alteco 606 m super marnivelo
Poŝtkodo 6436
Komunumkodo 1367
Mapo de Muotathal
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Muotathal estas komunumo en la distrikto Ŝvico en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 3536 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Muotathal situas en la valo de la rivero Muota, laŭ kiu la komunumo nomiĝas. Kun 172,15 km² Muotathal laŭ areo estas la plej granda komunumo de la kantono. La komunumo situas en sudoriento de la kantono, kaj granda parto de ĝia tereno estas montaroj, nome la Glarusaj Alpoj. La regiono estas konata pro la karsta kalkŝtono, kie inter aliaj troviĝas la tiel nomita Hölloch (esperante Infertruo), kiu estas kun esplorita longece de 197 km estas la dua plej longa kavernosistemo de Eŭropo.

La komunumo konsistas el la vilaĝoj Schachen, Wil, Hinterthal, Bisisthal kaj Ried, krome al ĝi apartenas multaj vastaj alpopaŝtejoj.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Muotathal limas en nordo (de oriento al okcidento) al Ŝvico, Illgau, Oberiberg kaj Unteriberg, en nordnordoriento al Innerthal, en nordoriento al al Glaruso(GL), en oriento al la iamaj komunumoj Glaruso-Sudo (GL) (nome de nordo al sudo Luchsingen, Braunwald kaj Linthal), en sudo (de oriento al okcidento) al la ekskalvo Urnerboden de la komunumo Spiringen (UR), Unterschächen (UR) kaj Bürglen (UR), en okcidento al Riemenstalden, kaj en nordokcidento al Morschach.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Muotathal situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto ĝi estas konektita per poŝtaŭtolinio al Ŝvico.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Muotathal datiĝas el la jaro 1246 kiel Muthathal. Dum mezepoko Muotathal kune kun Illgau estis unu en la ses kvartaloj de la malnova lando Ŝvico. Bienposedanto en Muotathal estis la terciana Monaĥejo Sankt-Josefo Muotathal, kiu estis kreita post 1250 kaj akceptis en la jaro 1288 la regulojn de la Sankta Francisko. La monaĥejo interrompiĝis en la 14-a jarcento kaj poste denove en la 16-a jarcento dum certa tempo. Ĝian grandan floradon ĝi havis en la 18-a jarcento. La monaĥejaj konstruaĵcoj pro ripetaj inundoj en la jaroj 1684 ĝis 1693 estis malkonstruita kaj rekonstruiita je pli alta loko en formo de particia sidejo. De la malnova monaĥejo postrestis nur la kapelo rekte ĉe la bordo de la rivero Muota. Unua pastra preĝejo supozeble jam ekzistis en la 9-a jarcento, certa estas la konstruaĵo de la jaro 1369, kiu estis malkonstruita en la jaro 1786 kaj anstataŭigita per la hodiaŭa baroka preĝejo St. Sigmund kaj Waldburga, kiu estis konsekrita en la jaro 1792. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]