Wiliberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hinterwiliberg)
Wiliberg
Blazono de Wiliberg
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Zofingo
Koordinatoj  47° 16′ 10″ N 8° 1′ 20″ O / 47.26944 °N, 8.02222 °O / 47.26944; 8.02222 (mapo)Koordinatoj: 47° 16′ 10″ N 8° 1′ 20″ O / 47.26944 °N, 8.02222 °O / 47.26944; 8.02222 (mapo)
Nombro de loĝantoj 160
Areo 1,17 km²
Alteco 651 m super marnivelo
Poŝtkodo 5058
Komunumkodo 4288
Mapo de Wiliberg
vdr

Wiliberg estas komunumo en la distrikto Zofingo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 160 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo laŭ situas en orienta flanka valeto de la rivero Uerke sur alteco de 651 m s.m.. Ĝi estas laŭ loĝantaro kaj teritorio la plej malgranda komunumo de la distrikto kaj troviĝas ankaŭ inter la plej malgrandaj komunumoj de la tuta kantono.

La komunumo konsistas krom el la ĉefvilaĝo el la kvartalo Buechacker ĉe deklivo sude de la arbaro Buechwald. En alia flanka valo de Uerke pli sude situas krome du bienoj, nome Hinterwiliberg kaj Sacher, kiuj ankaŭ apartenas al la komunumo Wiliberg.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,17 km², de kiuj 0,21 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,14 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur 685 m s.m. sur la altebenaĵo, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 520 m s.m. en la valo ĉe la bordo de la rivero Uerke.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Wiliberg limas en nordo al Bottenwil, en nordoriento al Staffelbach, en oriento al Attelwil, en sudoriento al Reitnau, en sudokcidento al Reiden (Kantono Lucerno), kaj en okcidento al Wikon (Kantono Lucerno).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Wiliberg situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika trafikreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio, kiu funkcias laŭ la vokbusosistemo, tio signifas, la buso veturas laŭ mendo de la kliento.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio de Wiliberg datiĝas el donacodokumento de la Monaĥejo Engelberg el la jaro 1251 kiel Wileberch.[1]

Ĝis 1781 Wiliberg, kiu ankaŭ estis konata kiel Bonhausen, estis tiel nomita libera bieno (germane Steckhof), tio estis bieno, kiu situis flanke de vilaĝo kaj ne apartenis al iu ajn komunumo. En la jaro 1751 la bernaj aŭtoritatoj malfondis la liberajn bienojn en la kamparvoktejo Lencburgo, kiuj ekzistis jam de historiaj tempoj, kaj transformis ilin al memstaraj komunumoj. Pro nerekonstruebla kialo Wiliberg tiam forgesiĝis kaj tial troviĝis subite en malfacila situacio, ĉar ĝiaj loĝantoj nun ne plu apartenis ien ajn. Post plurjara penado kaj diversaj submetemaj petskriboj al la bernaj aŭtoritatoj la "honora konsilio de la Senjoroj de Berno" finfine atribuis al Wiliberg je la 16-a de januaro 1781 la statuson de komunumo.[2]

Ek de la liberigo de Argovio de la berna servuteco okaze de la Helveta Revolucio fare de francaj trupoj en la jaro 1798 la komunumo apartenas al la distrikto Zofingo de la Kantono Argovio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Paĝo pri la historio en la oficiala retejo de la komunumo Wiliberg. Arkivita el la originalo je 2011-07-07. Alirita 2010-01-09.
  2. Je la sama loko. Arkivita el la originalo je 2011-07-07. Alirita 2010-01-09.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]