Hispania Saharo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hispania Saharo
1884 – 6-a de februaro 1976

teritorio • historia lando • oversea province of Spain • provinco de la Hispana Imperio
Geografio
Hispania Saharo (ruĝa 1958-1976)
Hispania Saharo (ruĝa 1958-1976)
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr

La Hispania Saharo (arabe الصحراء الاسبانية, Al Sahra Al Isbanija) estis kolonio kaj, poste laŭ la tiama hispania leĝaro, provinco hispania en Afriko komponita el la uniigo en 1958 de la ĝistiamaj teritorioj de Sagia el Hamra kaj Orrivero, post kiam la grupigo de teritorioj de la Okcidenta Hispana Afriko finis. En 1976, post la Verda Marŝo de Maroko al la teritorio, Hispanio abandonis ĝin. Ekde tiam la nomita Okcidenta Saharo estas sub konflikto inter Maroko kiu okupis ĝin, sen internacia agnoskado, kaj la Araba Demokratia Sahara Respubliko kiu pretendas starigi sendependan ŝtaton en la iama provinca teritorio. Laŭ la Internacia Juro la suvereneco kaj administrado de la Okcidenta saharo pluestas en manoj de Hispanio, sed ekde la subskriboj de la Traktato de Madrido, Hispanio neniun plenumon faris tiudirekten.

Historio[redakti | redakti fonton]

Reklamita kiel teritorio fare de Hispanio en decembro de 1884 surbaze de laborejoj setligitaj en la duoninsulo de Dajla kaj en aliaj punktoj de la marbordo, kaj limigita post negocado kun Francio en 1900, la definitiva okupo de la teritorio realiĝis tre malrapide (en 1916 Kabo Jubi, en 1920 La Güera).

Komence de la 1970-aj jaroj antaŭ la deziroj de Maroko kaj Maŭritanio aneksiigi la teritorion, la hispania registaro de la reĝimo de Francisco Franco ekkonsideris la eblon de la aŭtonomio, kreante porhispanan partion, nome la Partido de Unión Nacional Saharaui (PUNS). Laste ĝi komunikis al la UN la intencon okazigi referendumon por memdetermino en 1975, kiu tiele akceptis per rezolucio 3458 B de 10a de decembro de 1975. Dume inter saharanoj oni kreis la porsaharan parton Frente Popular para la Liberación de Saguia el Hamra y Río de Oro (Frente Polisario).

Divido de la Dua Hispana Saharo en 1976 en Maroka kaj Maŭritania parto.

Oktobre samjare oni konsultis ĉe la Internacia Kortumo pri la statuso de la regiono. Spite agnoski ke pasintece ekzistis rilatoj kun Maroko kaj Maŭritanio, surbaze ĉefe sur religiaj kaj komercaj ligoj, respondis nee al la demando pri la statuso de terra nulis (nenies tero), kaj proklamis ke "nek la interna agado nek la internaciaj sur kiuj baziĝas Maroko indikas, en la koncerna periodo, la ekziston aŭ la internacian agnoskon de juraj ligoj de teritoria suvereneco inter la Okcidenta Saharo kaj la maroka ŝtato. Eĉ konsiderinte la specifan strukturoj de tiu ŝtato, ne videblas ke Maroko faris ŝtatan efikan kaj ekskludan agadon en la Okcidenta Saharo".[1]

La 6a de novembro 1975 tamen la Verda Marŝo (organizata de la reĝo Hasano la 2-a de Maroko) trapasis la landlimon ĝistiame internacie agnoskata de la Hispania Saharo. Laŭ la sekvaj Traktatoj de Madrido de 1975, oni interkonsentis provizoran administradon triparta konstituita de Hispanio, Maroko kaj Maŭritanio. La 26-a de februaro de 1976 Hispanio abandonis la teritorion, Maroko persekutis la saharanojn kaj la Frente Polisario proklamis la sendependecon de la Araba Demokratia Sahara Respubliko (RASD) dum rifuĝiĝis en teritorio de arĝelio kaj iniciatis liberigan militon de la teritorio kontraŭ tiuj du menciitaj landoj. Maŭritanio devigiĝis kapitulaci pro la atakoj de la Polisario, kaj en Saharo restis nur Maroko kaj ties administra okupado.

Teritorioj[redakti | redakti fonton]

Poŝtmarko de la Hispania Saharo de 1924

Sagia el Hamra[redakti | redakti fonton]

Sagia el Hamra estas la teritorio koresponda al la norda zono de la iama hispana provinco de Hispania Saharo. Dekomence ĝi estis hispania kolonio en Saharo, sed poste ĝis estis unuigita al Río de Oro. Ĝi havis proksimuman surfacon de 282.000 km². La ĉefurbo estis Ajuno. Alia grava urbo estis Smara, fondita de Ma el Ainin kaj konsiderata religia centro.

La nomo, tradukebla al "ruĝa rojo", devenas el granda rojo samnoma, kiu marenfluas kelkajn kilometrojn okcidente de Ajuno, en ties haveno.

El Kabo Bojador komencas la divida linio kun la teritorio de Río de Oro, kiu situa en paralelo 26º utilis kiel suda landlimo. La paralelo 27º 50' markis la landlimon kun la teritorioj de la Hispania Protektorato de Maroko sude.

Río de Oro (Ora Rivero aŭ Orrivero)[redakti | redakti fonton]

Río de Oro (Ued el Dahab en araba) estas unu de la du teritorioj en kiuj dividiĝis la Hispania Saharo antaŭ la kontraŭleĝa invado fare de Maroko. Ties ĉefurbo estis Villa Cisneros (aktuale Daĥlo). Dekomence ĝi formis parton de la Kolonio de Río de Oro kiu poste kunformis la Hispanian Saharon. Kun surfaco de 184.000 km², okupis la centron kaj sudon de la teritorio.

Trapasata de la Tropiko de Kankro, la paralelo 26º markis ties nordan landlimon, kun Sagia el Hamra. La suda limo estis Ras Nuadibu, duoninsulo kie situas la urbeto de Lagujra, kiu estis aneksiita de Maŭritanio inter 1976 kaj 1979.

La starigita landlimo inter la zonoj okupitaj de Maŭritanio kaj Maroko komencis en Daĥlo, en la paralelo 24º, kaj finis en la landlimo kun Maŭritanio, je la paralelo 23º.

La nomo de la teritorio devenas el 1442 kiam portugaloj ŝajne trafis iomete da pulva oro ŝanĝe de varoj, kaj kredis estis malkaŝintaj riĉan landon orenhavantan. Tio restis onidiraĵo ĝis kiam hispana ekspedicio de 1885 kaj 1886 deklaris, ke ne ekzistis iu ajn rivero kiu marenfluas ĉe la golfo, kaj eble la miskompreno devenas el la longa kaj mallarĝa formo de la golfo kiun verŝajne la portugalaj esploristoj missupozis stuaro de rivero.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]