Honkongo-Ĝuhai-Makaa Ponto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Honkongo-Ĝuhai-Makaa Ponto

bridge–tunnel • transporta megaprojekto
Situo
Koordinatoj 22° 16′ 57″ N, 113° 46′ 30″ O (mapo)22.2824113.775Koordinatoj: 22° 16′ 57″ N, 113° 46′ 30″ O (mapo)
Mapo
Map
Honkongo-Ĝuhai-Makaa Ponto
vdr

La Honkong-Ĝuhaj-Makaa Ponto (ĉine 港珠澳大橋, pinjino : Gǎng zhū ào dàqiáo) aŭ mallonge HZMB, estas transportsistemo kun longo de ĉirkaŭ 55 kilometrojn, kiu inkluzivas tri stajpontojn, unu subakvan tunelon kaj kvar insulojn artefaritajn, liganta la urbojn Honkongo kaj Makao, same kiel la urbon Ĝuhaj en Ĉinio [1].

Ĉi tio estas fakte la plej longa ponto en la mondo ekde 2019, kiu estas super iu akvejo (marolago) [2][3]. Laŭ la dezajno, la ponto devus daŭri almenaŭ 120 jarojn, kaj kosti enormajn 127 miliardojn da renminbiojn, aŭ 18,8 miliardojn da usonaj dolaroj [4].

La laboro sur la ponto komenciĝis en decembro 2009, kaj oni planis malfermi ĝin al la publiko fine de 2016 [5][6][7]. Post pluraj prokrastoj, la ponto estis inaŭgurita en februaro 2018 de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj altrangaj membroj de la Politburoo de la Komunista Partio [8][9].

Planado kaj konstruado[redakti | redakti fonton]

Mapo de la ponto

En la 1980-aj jaroj, la Honkonga inĝeniero Gordon Wu de Hopewell Holdings proponis koncepton de konstruado de ponto-tunelo inter Honkongo, Makao kaj Ĉinio [10]. Li prenis la ideon de la ponto-tunelo de la Golfo Chesapeake en Usono, kiu ligas la Delavaran duoninsulon (apartenanta al la ŝtatoj Marilando kaj Delavaro) kun la ŝtato Virginio. Wu proponis la koncepton al ĉinaj funkciuloj en 1988, sed pro la protestoj sur placo Tian An Men proksimume jaron poste, kiuj kaŭzis malstabilecon kaj falon de akciaj prezoj en la Honkonga Borso, la pontoplanoj estis arkivitaj [11][12].

Post kiam Britio redonis Honkongon al Ĉinio en 1997 kiel parto de Speciala Administra Regiono (SAR), la ĉina registaro revenis al interesiĝo pri la projekto. Samtempe, la gazetaro en Honkongo komencis kritiki la procezon, pro ebla damaĝo al la medio, aerpoluo kaj trafikŝtopiĝo kiuj rezultus el la konstruado de la ponto [13]. En decembro 2001, la Leĝdona Konsilio de Honkongo aprobis priskriban leĝon en kiu loĝistikan centron oni devas komenci kaj evoluigi, en preparo por la konstruado de la ponto [14]. En 2003, oni formis teamon de la tri partioj por solvi inĝenieristikajn problemojn, demandojn de limkontrolo kaj la financadon de la projekto, kiu oni ĉirkaŭkalkulis kiel kostonta enormajn monsumojn [15].

En aŭgusto 2008, la ĉina registaro, la registaro de provinco Guangdong, kaj la registaroj de Honkongo kaj Makao konsentis financi 42 procentojn de la projekto, tiel ke la ceteraj 58 procentoj estos pruntitaj de la Banko de Ĉinio [16]. En marto 2009, kelkajn monatojn antaŭ ol konstruado komenciĝis, malsama distribuo estis interkonsentita, de proksimume 22% kontraŭ 78% [17]. La laboroj komenciĝis ĉe la ĉina flanko (en la urbo Ĝuhaj apud Makao) en decembro 2009 post ceremonio en ĉeesto de Li Keqiang [18]. Laboroj ĉe la Honkonga flanko komenciĝis du jarojn poste, en decembro 2011, post kiam la mediaj problemoj kiujn la ponto povis kaŭzi estis solvitaj [19]. La lasta parto de la ponto estis konstruita en junio 2016, dum la lasta parto de la subakva tunelo estis konstruita en julio 2016 [20][21]. Post diversaj riparoj, la ponto estis inaŭgurita la 16-an de februaro 2018 . Laŭ la dokumentado de la diversaj aŭtoritatoj, dum la laboroj mortis ĉirkaŭ 19 laboristoj, sed ŝajne la nombro estas multe pli alta [22][23].

La partoj de la ponto[redakti | redakti fonton]

La sumlongo de la HZMB transportsistemo estas proksimume 55 kilometroj, kaj ĝi estas bazita sur tri grandaj pontoj:

Ĉefa parto[redakti | redakti fonton]

Unu el la artefaritaj insuloj dum konstruado

La totala longo de la sekcio estas 29,6 km, kaj situas en la koro de la perlorivera Golfeto. Ĝi estis konstruita de la ĉinaj aŭtoritatoj kaj inkluzivas 22,9 km longan stajponton, 6,7 km longan subakvan tunelon kaj du artefaritajn insulojn, kiuj subtenas la ponton [24]. La ponto altas de 280 ĝis 460 metroj. La subakva tunelo konstruita inter la du artefaritaj insuloj permesas al ŝipoj pasi sur ĝi al Ĉinio kaj reen al la Sudĉina maro [25][26].

Ligponto al Honkongo (Honkonga konekta vojo)[redakti | redakti fonton]

La Honkonga forira vojnodo

La sumlongo de la sekcio estas 12 km. Tiu parto situas en la oriento de la golfeto de la Pearlorivero kaj ligas al la grandurbo de Honkongo. La laboroj estis faritaj de la Departemento pri Transporto de Honkongo [27].

La sekcio inkluzivas 9.4 km longan ponton, 1 km longan tunelon kaj aŭtovojon ligantan al la Honkonga Internacia Flughaveno [28][29].

Ligponto al Ĝuhaj (Ĝuhaj-a konekta vojo)[redakti | redakti fonton]

Ponto de Ĝuhaj

La totala longo de la sekcio estas 13,4 km. Tiu parto situas en la okcidento de la golfeto de la Perlorivero kaj ligas al Ĝuhaj en Ĉinio, kiu estas proksima al Makao. La laboroj komenciĝis pri kreado de artefarita insulo ĉe la mara limo de Makao kaj Ĝuhaj [30][31].

Trafikflanko[redakti | redakti fonton]

La konstruado de la ponto estis akompanata de la defio de trafikflanko, ĉar en Honkongo kaj Makao homoj veturas maldekstre de la vojo, dum en Ĉinio ili veturas dekstre [32][33].

La ĉina registaro decidis, ke veturado sur la ponto estos dekstraflanke, kaj tial ordonis konstrui du vojnodojn por ŝanĝi veturadon de la maldekstra flanko al la dekstra flanko, kaj inverse [34].

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La speciala navedobuso

Navedobuso : la bussistemo funkcias 24/7, kiam dum hasthoroj buso foriras ĉiujn kvin minutojn. Aliro al la stacidomoj de kiuj la navedoj foriras estas per taksio, metroo aŭ la dekoj da malsamaj buslinioj en Honkongo, Makao kaj Ĝuhaj [35][36][37][38].

Privataj veturiloj : Aktuale en 2019, ekzistas nur ĉirkaŭ 10,000 privataj veturiloj, kiuj estas rajtigitaj veturi sur la ponto. Ĉi tiu nombro ankaŭ estas kontrolata de limigita ĉiutaga kvoto. La procezo por akiri tian permesilon estas tre burokratia kaj postulas grandan nombron da permesoj kaj asekuroj [39][40][41][42][43][44][45][46].

Kritiko kaj polemikoj[redakti | redakti fonton]

Malfruoj kaj devioj de la buĝeto[redakti | redakti fonton]

Sekve de drivo, kiu povus subfosi la fundamentojn, oni decidis prokrasti la konstruadon de la artefaritaj insuloj. Ekzistis zorgo ke partoj de la subakva tunelo moviĝis signife (ŝanĝo de ĝis 20 metroj), kiu povis igi ĝin kolapsi.

Cetere, la buĝeto de la projekto superis ĉirkaŭ 10 miliardojn da juanoj (aŭ 1,4 miliardojn da usonaj dolaroj) kiel rezulto de pli granda laborforto kaj rilataj elspezoj por konstrumaterialoj, kaj ankaŭ diversaj ŝanĝoj en dezajno kaj planado kiuj estis faritaj lastmomente [47].

Vunditaj kaj mortintaj laboristoj[redakti | redakti fonton]

En la Honkonga parto de la projekto estis publikigita raporto pri la laboroj, kiu konstatis, ke dek laboristoj mortis kaj ĉirkaŭ kvarcent vundiĝis dum konstruado. En aprilo 2017, pluraj malgrandaj partioj de la Leĝdona Konsilio de Honkongo postulis, ke la registaro faru paŝojn en ĉi tiu areo.

Aliflanke, en la ĉina flanko, informoj pri la mortintoj kaj vunditoj estas kaŝitaj, kaj ne rajtis esti publikigitaj. Laŭ la taksoj de la honkonga parlamentano, Fernando Chang, la nombro de mortintoj en la ĉina flanko povus atingi ĝis cent homoj, kaj ke tio estas ponto de "sango kaj larmoj" [48].

Falsaj sekureckontroloj[redakti | redakti fonton]

En 2017, la "Sendependa Kontraŭ-Korupta Komisiono" arestis ĉirkaŭ 21 dungitojn de la kompanio Jacobs China Limited, pro falsado de testrezultoj de la betono el kiu la ponto estas konstruita, tiel metante la publikan uzon de la ponto en risko. La plej multaj el la estraro estis senditaj al malliberejo [49][50].

Protekto de la artefaritaj insuloj[redakti | redakti fonton]

En April 2018, demandoj ekestis rilate al la moleoj (ondorompoj) kiuj supozeble protektas la artefaritajn insulojn. Post kiam bildoj estis prenitaj de kvarkoptero, ŝajnis ke kelkaj el la rompoj estis rompitaj kaj forlavitaj pere de la ondoj, kaj ke tio ŝuldiĝis al malbona planado [51].

Malkresko en la nombro da delfenoj[redakti | redakti fonton]

Aktivuloj de la Honkonga filio de la Monda Naturfonduso (WWF) trovis, ke la nombro da blankaj delfenoj signife malpliiĝis post la konstruado. La aktivuloj taksis la malpliiĝon de sia nombro je ĉirkaŭ 60 procentoj [52].

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. HongKong-Zhuhai-Macao Bridge. Arkivita el la originalo je 18a de Oktobro 2016. Alirita 2016-10-14. Arkivigite je 2016-10-18 per la retarkivo Wayback Machine
  2. "China opens longest sea-crossing bridge", BBC News, 2018-10-23. (en-GB)
  3. hermes, , "Smooth start for world's longest state of the art sea crossing", The Straits Times, 2018-10-25. (angle)
  4. Xinhua Headlines: World's longest cross-sea bridge opens, integrating China's Greater Bay Area (2018-10-23). Arkivita el la originalo je 27a de Marto 2019. Alirita 2018-10-24. Arkivigite je 2019-03-27 per la retarkivo Wayback Machine
  5. Hong Kong-Zhuhai-Macau Bridge construction set to finish this year (en-GB). Arkivita el la originalo je 8a de Junio 2017. Alirita 2018-10-28.
  6. Main structure of Hong Kong-Zhuhai-Macao Bridge is completed (7a de Julio 2017). Arkivita el la originalo je 20a de Julio 2017. Alirita 3a de Oktobro 2017.
  7. . Bridge to open in one go despite HK delays. Arkivita el la originalo je 22 October 2016. Alirita 22a de Oktobro 2016.
  8. Lazarus, Sarah, "China unveils world's longest sea-crossing bridge", CNN.
  9. zh:好消息!港珠澳大桥七一前正式通车_大粤网_腾讯网 (zh-CN). Arkivita el la originalo je 9a de Februaro 2018. Alirita 2018-02-08.
  10. Tsang, Denise, "Tycoon's 35-year dream finally realised as mega bridge opens", South China Morning Post, 2018-10-23.
  11. Stoner, Tad, "$6b bridge to China plan", South China Morning Post, 3a de Novembro 1988, paĝo 1.
  12. Hunt, Christopher, "Entrepreneur Becomes a Weather Vane For Resuming Business in China Now", The Wall Street Journal, Eastern edition, 29a de Decembro 1989, paĝo 1.
  13. "A bridge too far", South China Morning Post, 2a de Januaro 1998, paĝo 12.
  14. Legislative Council of the Hong Kong Special Administrative Region - Database on Particular Policy Issues - Transport ::Hong Kong - Zhuhai - Macao Bridge (HZMB). Arkivita el la originalo je 27a de Oktobro 2018. Alirita 27a de Oktobro 2018. Arkivigite je 2018-10-27 per la retarkivo Wayback Machine
  15. Introduction to Hong Kong-Zhuhai-Macao Bridge - Hong Kong-Zhuhai-Macao Bridg. Arkivita el la originalo je 27 October 2018. Alirita 2018-10-27. Arkivigite je 2018-10-27 per la retarkivo Wayback Machine
  16. Bi, Mingxin, "Bank of China to lead loan consortium for Hong Kong-Zhuhai-Macao Bridge", Window of China, Xinhuanet, 14 April 2009.
  17. Cheng, Jonathan, "China Builds Bridge to Link Southern Cities", The Wall Street Journal, Dow Jones & Company, 15a de Decembro 2009.
  18. Arup Group Limited: "Hong Kong-Zhuhai-Macao Bridge ground breaking" Arkivigite je 2013-07-19 per la retarkivo Wayback Machine, 9a de Februaro 2010.
  19. Macau Daily Times: "Pearl River Delta Bridge work begins" Arkivigite je 2012-06-10 per la retarkivo Wayback Machine, 15a de Decembro 2011.
  20. HK-Zhuhai-Macao Bridge about to open to traffic. Arkivita el la originalo je 8 June 2016.
  21. Final HZMB Bridge Tower Erected. Arkivita el la originalo je 18a de Oktobro 2016. Arkivigite je 2016-10-18 per la retarkivo Wayback Machine
  22. 【港珠澳血橋】工會促為殉職工人立碑 政府無反應 工程公司70年代萬宜水庫立碑紀念工人 (2018-10-19). Arkivita el la originalo je 29a de Decembro 2021. Alirita 2019-06-15.
  23. 未來城市:建工傷紀念碑 是療傷也是讓民族向前行 (2018-11-18). Arkivita el la originalo je 14a de Decembro 2021. Alirita 2019-06-15.
  24. HZMB Main Bridge. Highways Department (Hong Kong). Arkivita el la originalo je 28 July 2017. Alirita 16 August 2018.
  25. Website of Transport and Housing Bureau of Hong Kong (HKSAR): "Cross boundary traffic: Hong Kong-Zhuhai-Macao Bridge" Arkivigite je 2010-01-18 per la retarkivo Wayback Machine.
  26. Arup Group Limited (a consulting company involved in the design of the bridges): "Hong Kong–Zhuhai–Macao Bridge overview" Arkivigite je 2010-01-15 per la retarkivo Wayback Machine.
  27. Challenges in HZMB Hong Kong Link Road Project”, Man CHAN, Project Director. 
  28. Bridge Link Road Surfacing Completed (angle) (20 January 2018). Arkivita el la originalo je 27 October 2018. Alirita 2018-10-27.
  29. Plot of Hong Kong - Zhuhai - Macao Baridge - Hong Kong Link Road (angle). Arkivita el la originalo je 9 October 2018. Alirita 25 November 2018. Arkivigite je 2018-10-09 per la retarkivo Wayback Machine
  30. HongKong-Zhuhai-Macao Bridge (HZMB) : Connectivity to Pearl River West (angle). Arkivita el la originalo je 2 November 2018. Alirita 2018-10-27.
  31. (2016) “Geotechnical Works of the Hong Kong-Zhuhai-Macao Bridge Project”, Japanese Geotechnical Society Special Publication (en) 2 (2), p. 109–121. doi:10.3208/jgssp.ESD-KL-3. 
  32. Cheng, Kris, "Cars May Drive on The Right on Hong Kong-Zhuhai-Macao Bridge, Despite City's Left-Hand Traffic Arrangement", Hong Kong Free Press, 2017-02-21. (angle)
  33. Interface of "Left-Driving" & "Right-Driving" Arrangement. [rompita ligilo]
  34. "Right Side of Road the Only Way to Travel on Hong Kong-Zhuhai-Macau Bridge", South China Morning Post, 13 February 2018. (angle)
  35. Gǎng zhū ào dàqiáo chuānsuō bāshì (ĉine). Arkivita el la originalo je 11 April 2021. Alirita 2021-07-25.
  36. Xiānggǎng kǒu'àn jiāotōng pèitào (ĉine). Arkivita el la originalo je 2018-11-23. Alirita 2018-11-23.
  37. Zhūhǎi kǒu'àn jiāotōng pèitào (ĉine). Arkivita el la originalo je 2018-11-23. Alirita 2018-11-23.
  38. Àomén kǒu'àn jiāotōng pèitào (ĉine). Arkivita el la originalo je 2018-11-23. Alirita 2018-11-23.
  39. The Cost of Owning a Car in Hong Kong (en-HK) (2014-11-07). Arkivita el la originalo je 22 October 2018. Alirita 2018-10-22.
  40. Cross-Boundary Driving (angle). Arkivita el la originalo je 22 October 2018. Alirita 2018-10-22.
  41. Closed Road Permit for Cross-Boundary Vehicles (angle). Arkivita el la originalo je 25 October 2018. Alirita 2018-10-22.
  42. Motor Insurance for Using Hong Kong-Zhuhai-Macao Bridge (HZMB) (angle). Arkivita el la originalo je 24 October 2018. Alirita 24 October 2018.
  43. Su, Xinqi, "Zhuhai Bridge to Allow 7,000 More Cars After High Demand", South China Morning Post, 12 December 2017. (angle)
  44. Regular Quota for Hong Kong Private Cars to Macao (Access to City Centre) (angle). Arkivita el la originalo je 22 October 2018. Alirita 22 October 2018.
  45. Rules for Using Macao Car Park at HKZM Bridge Published (angle) (22 February 2018). Arkivita el la originalo je 22 March 2019. Alirita 22 March 2019.
  46. "Macau Sets 300 Quota for HK Cars Driving via Mega Bridge", thestandard.com.hk, 15 February 2018. (angle)
  47. "World's Longest Sea Bridge Opens With Underwater Tunnel, Links China and Hong Kong to Gambling Den", News18, 23 October 2018. (angle)
  48. Ng, Ellie, "Gov't 'Regrets' Fatalities at Hong Kong-Zhuhai-Macau Bridge Project, as Workers Demand Halt to 'Murders'", Hong Kong Free Press, 12 April 2017.
  49. Ng, Ellie, "'Fake' Lab Tests at Mega Bridge Project Damage Trust in Gov't, Lawmakers Warn", Hong Kong Free Press, 24 May 2017. (angle)
  50. Cheng, Kris, "Lab Technician Jailed for 8 Months After Falsifying Hong Kong-Zhuhai-Macao Bridge Test Records", Hong Kong Free Press, 1 December 2017. (angle)
  51. Cheng, Kris, "Sea Bridge Island's Breakwater Blocks Offer No Protection as They Are Underwater at High Tide, Says Veteran Engineer", Hong Kong Free Press, 12 April 2018. (angle)
  52. Chan, Lauren, "Experts Blame Hong Kong-Zhuhai-Macau Bridge for Falling Dolphin Numbers", South China Morning Post, 16 July 2016. (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]