Hospitalo Al-Ŝifa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hospitalo Al-Ŝifa
malsanulejo
Komenco 1946 vd
Geografia situo 31° 31′ 27″ N, 34° 26′ 39″ O (mapo)31.52416666666734.444166666667Koordinatoj: 31° 31′ 27″ N, 34° 26′ 39″ O (mapo)
Lando(j) PalestinoIsraele okupataj teritorioj vd
Sidejo Gaza-urbo
 Palestino
Situo Gaza-urbo
Hospitalo Al-Ŝifa (Palestina aŭtonomio)
Hospitalo Al-Ŝifa (Palestina aŭtonomio)
DEC
Hospitalo Al-Ŝifa
Hospitalo Al-Ŝifa
Map
Hospitalo Al-Ŝifa
Ĉefestro(j) Q123466185 vd
vdr

La hospitalo Al-Ŝifa (ankaŭ hospitalo Dar Al-Ŝifa; arabe مستشفى الشفاء, latinliterigite Mustašfā š-Šifāʾ) estas la plej granda medicina komplekso kaj la centra hospitalo en la Gazaa Sektoro kaj situas en la distrikto Rimal de Gaza-urbo.

La nomo Dar Al-Ŝifa tradukiĝas al "Kuracejo" aŭ "Domo de Resanigo". Origine kazerno de la brita armeo, la konstruaĵo estis konvertita en centron por la terapio de kvarantenaj kaj febraj malsanoj, do esence severaj infektaj malsanoj en 1946 fare de la registaro de la brita mandata teritorio de Palestino. Dum la Araba-Israela Milito en 1948, Al-Shifa estis unu el du hospitaloj en Gazao, la alia estante la al-Ahli-Arab-hospitalo.

Laŭ la Israelaj Defendaj Fortoj, la komandejo de la paramilitista, gerile batalanta islamisma palestina movado Hamaso estas loĝigita sub la konstruaĵo,[1] en la tunelsistemo en la Gazaa Sektoro.[2]

Vidregistraĵoj publikigitaj en novembro 2023 montras, ke la hospitalo estas tute troŝarĝita pro la Israel-hamasa milito de 2023.[3] Ĝi ankaŭ fariĝis rifuĝejo por miloj da delokitaj homoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Artikolo Israeli military says hamas using Gaza’s biggest hospital as command center (la Israela militistaro diras, ke Hamaso uzas la plej grandan hospitalon de Gazao kiel komandan centron", en la retejo de la usona gazeto Wall Street Journal, angle, laste aktualigita la 30-an de oktobro 2023
  2. La fenomeno ke la paramilitismaj fortoj de Hamaso strategie serĉas proksimecon al hospitaloj, moskeoj kaj lernejoj ne novas, jen artikolo Why Hamas stores its weapons inside hospitals, mosques and schools (Kial Hamas stokas siajn armilojn ene de hospitaloj, moskeoj kaj lernejoj), de la 31-a julio 2014, en la usona gazeto Washington Post (angle)
  3. Artikolo Der Krieg in Gaza aus Sicht israelischer Truppen (La milito en Gazao de la perspektivo de israelaj trupoj) el la germania magazino Der Spiegel (germane)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

skema informa anglalingva filmo pri la supozataj kaŝitaj konstruaĵoj en kaj sub la Hospitalo Dar-Al-Ŝifa

Retaj ligiloj[redakti | redakti fonton]