Saltu al enhavo

Hotelo Savoy (romano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hotelo Savoy
Origine Hotel Savoy
Hotelo Savoy
literatura verko
Aŭtoroj
AŭtoroJoseph Roth
Lingvoj
Lingvogermana lingvo
Eldonado
Eldondato1924
LokoFrankfurt am Main
EldonintoFrankfurter Zeitung
Loko de rakontoLodzo
Tradukado
TradukintoTomasz Chmielik
Eldonjaro de tradukita versio2017
Urbo de tradukita versioĐurđevac, Świdnik, Lublin, Bjalistoko
Eldoninto de tradukita versioDokumenta Esperanto-Centro, Bjalistoka Esperanto-Societo, Libro-Mondo, Ars Libri[1]
Paĝoj de tradukita versio114
ISBN de tradukita versio(ISBN 978-83-63698-15-7)
vdr

Hotelo Savoy estas romano de Joseph Roth, verkita en la germana kaj komence eldonita en la gazeto Frankfurter Zeitung de la 9-a de februaro ĝis la 16-a de marto 1924[2]. Ĝi konsistas el tridek mallongaj ĉapitroj kaj estas dividita en kvar partojn. En 2017 aperis la Esperanto-traduko de Hotelo Savoy de Tomasz Chmielik, provlegita de Cyril Robert Brosch, kun tipografia prilaboro de Josip Pleadin kaj kovrilo de Przemysław Wierzbowski[3].

La ĉefrolulo de la romano estas Gabriel Dan, kiu post la Unua mondmilito kaj trijara militkaptiteco en Siberio alvenas en fabrikan urbon troviĝantan ĉe la limo inter la oriento kaj la okcidento, kie li ekloĝas en hotelo. La etaĝoj prezentas hierarkion: plej malsupre loĝas riĉuloj, dum malriĉaj homoj okupas la ĉambrojn ĉe la plej supra parto de la konstruaĵo. En la libro la loko ne estas nomita, tamen temas pri la Hotelo Savoy en Lodzo, en kiu Roth loĝis kaj verkis la romanon[3].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Hotelo Savoy (esperante). Libroservo de UEA. Universala Esperanto-Asocio. Alirita 2019-06 .
  2. Artikolo ĉe germanlingva Vikipedio
  3. 1 2 Roth, Joseph. (2017) Hotelo Savoy. Đurđevac, Świdnik, Lublin, Bjalistoko: Dokumenta Esperanto-Centro, Bjalistoka Esperanto-Societo, Libro-Mondo, Ars Libri, p. 114. ISBN 978-83-63698-15-7.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]