Icukuŝima

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Icukuŝima
insulo [+]

AkvejoSetinterna maro

Koordinatoj34° 17′ N, 132° 18′ O (mapo)34.275555555556132.30777777778Koordinatoj: 34° 17′ N, 132° 18′ O (mapo)
- koordinatoj34° 17′ N, 132° 18′ O (mapo)34.275555555556132.30777777778Koordinatoj: 34° 17′ N, 132° 18′ O (mapo) [+]
Plej alta punktoMount Misen [+]
Areo30,33 km² (3 033 ha) [+]
HorzonoUTC+09:00 [+]

Icukuŝima (Japanio)
Icukuŝima (Japanio)
DEC
Map
Icukuŝima

Vikimedia Komunejo:  Miyajima [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Torijo ĉe la Itsukushima-sanktejo

Icukuŝima (japane 厳島 [icukŝima]; Transskribado Hepburn: Itsukushima ) aŭ Mijaĵima (japane 宮島, sanktejinsulo; Transskribado Hepburn: Miyajima) estas insulo en Seto-Enlandmaro, unu el la tri pli belaj pejzaĝoj de Japanio (la du aliaj estas Amanohaŝidate kaj Macuŝima). Ĝi situas ĉirkaŭ 20 kilometrojn okcidente de urbo Hiroŝimo nur iomete antaŭ la marbordo de Honŝuo en la Seto-maro kaj estas ĉirkaŭ 30 km² granda.

Ĝis la 3-a de novembro 2005 troviĝis tie la urbeto Mijaĵima-ĉo (宮島町) kun ĉirkaŭ 2.000 loĝantoj. Nun la insulo estas parto de la urbo Hacukaiĉi-ŝi.

Oni atingas la insulon per pramo el Hiroŝimo. Ekzistas ankaŭ pramo al Mijaĵimaguĉi por pasaĝeroj kaj veturiloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam dum prahistorio la insulo estis sankta loko.

En la pasinteco devis okazi sur Icukuŝima nek naskiĝoj, nek mortoj, ĉar ambaŭ estas statoj de malpureco. Ankoraŭ hodiaŭ oni forveturigas mortintojn de la insulo. Virinoj rajtis suriri la insulon nur ekde la 20-a jarcento.

Nuntempe[redakti | redakti fonton]

Sur la insulo estas multaj liberaj cervoj, kiuj alproksimiĝas al homoj, foje tro.

Tipa memoraĵo de la insulo estas lignaj rizkuleroj (shamoji). La insulo famiĝas pro rostitaj ostroj kaj Momiĵimanĵu, Hiroŝimaj dolĉaĵoj enhavantaj annon en formo de acerofolio.

Monto Misen[redakti | redakti fonton]

La 530 metrojn alta monto Misen (弥山, Misen) en la mezo de la insulo estas tute kovrita de arbaro (je la norda flanko ekzistas ankoraŭ praarbaro). Telfero ebligas facile atingi la pinton, sed ekzistas ankaŭ kruta pado de la ĉepieda sanktejo Daisho-in ĝis la pinto (ĉirkaŭ 90-minuta supreniro). La monto famiĝas pro la japanaj makakoj, kiu ĉirkaŭiras libere inter la vizitantoj, ĉefe je la supra haltejo de la telfero.

La monto ofertas unu el la tri plej belaj vidindaĵoj de Japanio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

34° 16′ norde, 132° 18′ oriente Mapo