Icĥok Lejbuŝ Perec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Icĥok Lejbuŝ Perec
Persona informo
Naskiĝo 18-an de majo 1852 (1852-05-18)
en Zamość, Lublin Governorate, Kongresa Pollando
Morto 3-an de aprilo 1915 (1915-04-03) (62-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Hebrea tombejo de Varsovio vd
Lingvoj hebreajido vd
Ŝtataneco Rusia ImperioPollando vd
Alma mater Universitato de Varsovio vd
Profesio
Okupo poeto-juristo • verkisto de nefikcio • dramaturgoadvokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Jakob Dinesohn kaj I. L. Perec, fone bildo de Mendele Moicher Sforim

Icĥok Lejbuŝ PEREC (jide יצחק לייבוש פרץ), en tiutempa pola formo Icchok Lejbusz Perec, multaj pliaj nomaj variaĵoj: Jizchak Leib Perez, Isaak Leib Perez, Jizchok Lejb Perez, Itzhok Lejb Perez, Isaak Leib Peretz ktp.; pseŭdonimoj kiel felietonisto: Luzifer, Lez, Ben Tamar; naskiĝis la 18-an de majo 1852 kiel filo de bonstataj kaj renomaj judaj gepatroj de sefarda deveno en Zamość; mortis la 3-an de aprilo 1915 en Varsovio, estis verkisto precipe de literaturo en la jida lingvo. Li konsideriĝas esti inter la fondintoj de la moderna jida literaturo, kaj de juda literaturo entute.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Li literature verkis krom en la jida ankaŭ en la pola kaj hebrea lingvoj. La fruaj verkaĵoj estis inspiritaj de la jura emancipiĝo kaj klerigo, nomata Haskala. Post la malsukcesa rusia revolucio de 1905 li temigis en tre realismaj noveloj la problemojn de la judoj en orienta Eŭropo. En la verkaĵoj de la lastaj jaroj tiu rezignacia emocio iĝis malpli kaj malpli grava, kaj pligraviĝis simbolecaj dramoj, en kiuj la mistikismo havis gravan rolon.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Informoj pri Icĥok Lejbuŝ Perec en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)