Ido-stelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Flago kun stelo

Ido-steloJanko-stelo estas simbolo de Ido. Ĝi estas sespinta stelo, kies pintoj signifas la ses lingvojn, el kiuj Ido laŭdire naskiĝis: la anglan, la francan, la germanan, la hispanan, la italan, kaj la rusan. Alie oni diras ke la pintojn simbolas la kontinentojn: Azion, Amerikon, Afrikon, Eŭropon, Aŭstralion kaj Oceanion (tiel).

Origine la emblemo estis sespinta blanka stelo sur blua, ronda fono. Tiu stelo kompoziĝis de du ekvilateraj trianguloj egalaj, samcentraj kaj inverse metitaj. Kontraŭ tiu heksagona stelo oni objeciis ke ĝi estas religia simbolo de judoj. Alie tio oni pensis ĝi kiel dika kaj maldelikata. Pro tiuj motivoj oni kelke modifikis la stelon, donante al ĝi pintojn pli akutajn kaj formon pli elegantan.

Sed ankaŭ tiun stelon oni kritikis. Oni diris ke ĝi estas tro ordinara figuro, tute ne karakterplena, same kiel la kvinpinta verda stelo de la Esperantistoj, ke ĝi estas insigno de diversaj firmoj, ekzemple la konata Svisa bierfabriko, de vitristoj, de multaj socioj kaj ke ĝi oni uzas precipe Amerikaj ĉarlatanoj, kiuj per sespintaj steloj, heksagonaj kaj modifaj, ofte ornamas siajn anoncojn pri medikamentaĉoj. Dum jaro oni serĉis figuron pli konvenan, kaj inter la projektoj la plej atentinda estis la figuro inventita de la vice-sekretario de la Ido-Akademio Paul de Janko. Ĝi fakte estas unika kaj havas la avantaĵon esti registregebla kaj protektebla de internaciaj leĝoj pri kopirajto.