Paul de Janko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Paul de Janko estas pseŭdonimo de Pál Jankó, hungara idisto. Li naskiĝis en 1856 kaj mortis en 1919. Li estis inventisto kaj eks-Esperantisto. Li estis unu el la pioniroj de Ido. En la 16-a de aŭgusto 1909, okaze de l' unua elekto, kiu establis la Ido-Akademion, li iĝis akademiano kaj restis tiu ĝis sia morto. En la jaroj 1912-1913 li estis sekretario de l' Akademio.

Dum sia idistaj jaroj li loĝis kaj laboris ne plu en Aŭstrio-Hungario sed en Istanbul, Turkio.

Jankó kreis la nunan Ido-stelon (simbolo de Ido). Blanka stelo ses-pinta je helblua fono. En 1922 la tiel-nomita "Janko-stelo" anstataŭigis la malnovan ses-pintan stelon.