Ignác Gábor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ignác Gábor
Persona informo
Naskonomo Lederer Ignác
Aliaj nomoj Ignis
Naskiĝo 13-an de aprilo 1868 (1868-04-13)
en Füzérkomlós
Morto 10-an de januaro 1945 (1945-01-10) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Ignác Gábor
Familio
Edz(in)o Izabella Lucia Raiss
Infanoj György Gábor • Marianne Gábor
Okupo
Okupo tradukisto • literaturhistoriisto • instruisto
vdr

Ignác Gábor, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gábor Ignác estis hungara instruisto, tradukisto, literaturhistoriisto, turisto, framasono. Lia origina familia nomo estis Lederer ĝis 1905, lia edzino estis Izabella Lucia Raiss, ilia filino estis Marianne Gábor. Lia pseŭdonimo estis Ignis.

Ignác Lederer[1] naskiĝis la  13-an de aprilo 1868(nun 1868-04-13) en Komlós, li mortis la 10-an de januaro 1945 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ignác Gábor devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en Losonc, poste li studis en Reĝa Universitato de Budapeŝto, Seminario Rabena kaj Sorbonne. En la fruaj 1900-aj jaroj li establis edukejon en Budapeŝto, kiun li gvidis ĝis la deviga fermo en 1941. (En la edukejo lernis ekzemple Imre Kertész inter 1934–1940.) En 1909 li fondis kaj gvidis turistan grupon ĝis la 1-a mondmilito. Li tradukis pli ol dek lingvoj. Lia edzino naskis 2 gefilojn. La geedza paro mortis pro la holokaŭsto.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A magyar ősi ritmus (1908)
  • A magyar ritmus problémája (1925)
  • A magyar ritmika válaszútja (1942)
  • Alharízi, egy középkori héber költő (1997)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabuloj en Budapeŝto kaj Füzérkomlós
  • lernejo portis la nomon "Gábor Ignác"
  • turista honormedalo estis fondita

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]