Ignác Zsoldos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ignác Zsoldos [ĵoldoŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Zsoldos Ignác estis hungara juristo, juĝisto, membro (korespondanta en 1837, ordinara en 1838) de Hungara Scienca Akademio.

Ignác Zsoldos

Ignác Zsoldos [1] naskiĝis la 2-an de julio 1803 en Pápa. Li mortis la 24-an de septembro 1885 en Veszprém (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ignác Zsoldos komence lernis en sia naskiĝurbo kaj Sopron, poste li lernis juron en Pozsony kaj Vieno. En 1826 li advokatiĝis, krome li partoprenis en la hungara parlamento en Pozsony. En 1827 li ricevis juran postenon en distrikto de Pápa, en 1834 li jam estis ĉefnotario de Veszprém (historia departemento). En 1843 li estis elektita parlamenta deputito kaj ankaŭ juĝisto en Pest (urbo). Komence li apogis la hungaran revolucion en 1848, sed post la sendependa deklaro li translokiĝis al Vieno, kie li ricevis postenon. En 1865 li estis prezidanto de la supera juĝejo. Post jardeko li pensiuliĝis. Liaj artikoloj aperis ekzemple en Athenaeum (revuo). Li ricevis premion unuafoje.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Honores supremi, quos Dno M. Nagy in auditorio collegii ref (1821)
  • Nevelésünk hiányai (Mankoj de nia edukado, (1836)
  • A mezei rendőrség főbb szabályai (Reguloj de la kampa polico), (1842)
  • Volkstümliche Sittenlehre (1854, 1873)
  • Váltó- és csődügyekben a kir. váltótörvényszéken és Hétszemélyes Táblán megállapított elvek (1861)
  • L. Annaeus Seneca munkái (1873) - tradukaĵo

Fontoj[redakti | redakti fonton]