Saltu al enhavo

Ignacio López Tarso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ignacio López Tarso
Persona informo
Naskonomo Ignacio López López
Naskiĝo 15-an de januaro 1925 (1925-01-15)
en Meksikurbo,  Meksiko
Morto 11-an de marto 2023 (2023-03-11) (98-jaraĝa)
en Meksikurbo,  Meksiko
Mortokialo Pneŭmonito Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj meksika hispana lingvo
Ŝtataneco Meksiko Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Instituto Nacional de Bellas Artes y Literatura (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Juan Ignacio Aranda (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Antonio Sánchez (nepo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo televida aktoro
teatra aktoro
filmaktoro
politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ignacio LÓPEZ López (Meksikurbo, 15-an de januaro 1925 - 11-an de marto 2023) estis meksika aktoro, konita per sia artista nomo, Ignacio López Tarso, kiu apartenis al la Orepoko de la meksika kino kaj estis la plej longviva aktoro de tiu epoko.

Li forlasis karierojn pastran kaj militistan, krom reveni malsukcese kaj akcidentita el veturo al Kalifornio por labori kiel agrikultura helpisto. Post tio li studis aktoradon ekde 1949 en la Instituto Nacional de Bellas Artes, kie li rilatis ĉefe kun Xavier Villaurrutia.

En teatro López Tarso aktoris en grandaj verkoj de William Shakespeare, kiel El sueño de una noche de verano, Macbeth, Otelo, El rey Lear. Ankaŭ Crimen y castigo (1949) de Fjodor Dostojevskij, Cándida (1952) de George Bernard Shaw, Las mocedades del Cid (1953) de Guillén de Castro, La Celestina (1953) de Fernando de Rojas, Don Juan Tenorio (1953) de José Zorrilla, Hidalgo (1953) de Federico S. Inclán, Reinar después de morir (1954) de Luis Vélez de Guevara, Moctezuma II (1954) de Sergio Magaña, El amor de los cuatro coroneles (1955) de Peter Ustinov, Las brujas de Salem (1955) de Arthur Miller, Un tigre a las puertas (1960) de Jean Giraudoux, El mágico prodigioso (1960) de Pedro Calderón de la Barca, Edipo rey (1961) de Sofoklo, Un hombre contra el tiempo (1963) de Robert Bolt, Juan Pérez Jolote (1964), El inspector (1965) de Nikolaj Gogol, Los hombres del cielo (1965) de Ignacio Retes, Puñalada por la espalda (1966/67) de Clifford Odets, La reina y los rebeldes (1967) de Ugo Betti, El rey se muere (1968) de Eugène Ionesco, Adriano VII (1970) de Peter Luke, El avaro (1978) de Molière, El rey Lear (1981) de Shakespeare, Hipólito de Eŭripido, Edipo Rey kaj Edipo en Colono de Sofoklo, Cyrano de Bergerac de Edmond Rostand, El avaro de Molière, Tirano Banderas (1993) de Ramón María del Valle-Inclán, El villano en su rincón de Lope de Vega, El alcalde de Zalamea de Calderón de la Barca, Las brujas de Salem kaj Prueba de fuego de Arthur Miller, inter aliaj. En 1996 li debutis en la muzikteatro per la meksika versio de Hello, Dolly!, kun Silvia Pinal. Sor Juana Inés de la Cruz, Miguel de Cervantes, Guillén de Castro, Hugo Argüelles kaj Emilio Carballido inter aliaj, estas dramaturgoj en kies teatraĵoj Ignacio López aktoris.

En kino la filmo kiu plifirmigis la kinemon de López Tarso estis la multpremia Macario, filmita en 1959 kun reĝisorado de Roberto Gavaldón, intrigo de B. Traven (baze sur rakonto de la Fratoj Grimm), scenaro de Emilio Carballido kaj de Roberto Gavaldón. Tiu filmo montras folkloran rigardon al la kulturo kaj idiosinkrazio de meksikanoj rilate al la morto, esence kiel esprimitaj en la Tago de Mortintoj. López Tarso sciis montri tion per siaj naturaj histrionaj kapabloj kaj kunaktoris kun Pina Pellicer kaj Enrique Lucero. Per la mono akirita el tiu filmo, López Tarso sukcesis aĉeti sian unuan aŭton. Aliaj elstaraj filmoj de López Tarso estas jenaj: Cri Cri, el grillito cantor (1963) reĝisorita de Tito Davison, El hombre de papel (1963) reĝisorita de Ismael Rodríguez, El gallo de oro (1964) reĝisorita de Roberto Gavaldón, Tarahumara (Cada vez más lejos) (1964) reĝisorita de Luis Alcoriza, La vida inútil de Pito Pérez (1969) reĝisorita de Roberto Gavaldón, El profeta Mimí (1972) reĝisorita de José Estrada, Rapiña (1973) reĝisorita de Carlos Enrique Taboada, Los albañiles (1976) reĝisorita de Jorge Fons, inter aloaj. Ignacio López Tarso formis parton de la Orepoko de la meksika kino. Laŭlonge de sia kinkariero, li aktoris kun Dolores del Río, Marga López, Carlos López Moctezuma, Elsa Aguirre, Luis Aguilar, Katy Jurado, Pedro Armendáriz, María Félix, Emilio "El Indio" Fernández, inter aliaj. Ignacio López Tarso partoprenis en duono da centoj de filmoj kaj intervenis ankaŭ en dokumentaj filmoj kaj en unu kurto. Krome li aperis en multaj epizodoj de televidaj serioj, ricevis multajn premiojn kaj registris ok diskojn en kiu li deklamas versojn kaj kantas corrido, ĉefe pri la Meksika Revolucio.

Aliaj filmoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]