Imre Robotos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Robotos
Persona informo
Naskiĝo 18-an de oktobro 1911 (1911-10-18)
en Nyírmártonfalva
Morto 13-an de aprilo 2001 (2001-04-13) (89-jaraĝa)
en Budapeŝto
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

ROBOTOS Imre (robotoŝ) estis rumanuja hungara ĵurnalisto, kritikisto, literaturhistoriisto naskita en Nyírmártonfalva la 18-an de oktobro 1911 kaj mortinta en Budapeŝto la 13-an de aprilo 2001. Ekde 1986 li vivis en Hungarujo.

Premioj, distingoj[redakti | redakti fonton]

  • Rumanaj registaraj distingoj;
  • Kontraŭfaŝisma Meritmedalo;
  • Respublika Stelordeno;
  • Ora Memormedalo de Prezidanto de Respubliko 1996.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Robotos abiturientiĝis en komerca mezlernejo en Oradea (1929); li havigis diplomon de ĵurnalisto en Bukareŝto en Partialtlernejo Ştefan Gheorghiu (1953). Li laboris ĉe la Friss Újság en Oradea (1933-39), li publikis en Nagyváradi Napló kaj Korunk. Dum la dua mondmilito li estis laborservulo. Li estis ekde 1945 ĝis 1947 kunlaboranto de Új Élet en Oradea. Ekde 1-a de septembro 1947 li estis respondecredaktoro de la Romániai Magyar Szó, ekde 13-a de julio 1951 ĝia ĉefredaktoro, same de Előre ĝis decembro de 1956. Inter 1948-53 li lekciis marksismon-leninismon en Universitato Bolyai. Ekde 1957 li laboris ĉe libroeldonejo en Bukareŝto kiel redaktoro, ĉefredaktoro. En 1958 li revenis en urbon Oradea, kie li estis oficisto ĝis sia pensiiĝo (1968).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Az igazi román-magyar közös múlt, Bk., 1948;
  • Munkás-paraszt szövetség, Bk., 1948;
  • Osztályharc és hazafiság, Bk., 1949;
  • Az épülő kommunizmus földjén. Vojnotoj el Sovetunio, Bk., 1952;
  • A szocialista hazafiság a béke legyőzhetetlen zászlaja, Bk., 1953;
  • Alkotás és bírálat, kritikák, Bk., 1955;
  • Az úttörés szépségei. Pensoj pri soveta literaturo, kritikoj, Bk., 1957;
  • Finnország - Suomi, Bk., 1957;
  • Mű és mérték, kritikoj, Bk., 1958;
  • Szárnybontás, romano, Bk., 1968;
  • A nevetés vonzásában. Értelmezések a szatíra és a humor köréből, Bk., 1973;
  • Az igazi Csinszka, dok.riport, Bk., 1975 [5. kieg., átdolg. kiad., Bp., 1995];
  • Eszmék ütközésében. Tabéry Géza pályaíve, monogr., Kvár, 1979;
  • Arányok rendjében, kritikák, Bk., 1981;
  • Utazás egy koponya körül, etmonografio pri Frigyes Karinthy, Kvár, 1982;
  • Szembesítés. Dokumentumriport Ady és Csinszka házasságáról és a könyv [Az igazi Csinszka] kritikai visszhangja, Bk., 1984;
  • Tótágas, romano, 1986;
  • A vér városa, Nagyvárad, Debrecen, 1992.

Fontoj[redakti | redakti fonton]