Indiana fluto
La indiana fluto (angle: Native American flute) aŭ sijotanka[1] aŭ amfluto, estas ligna blovinstrumento farita el du kungluitaj pecoj de kavigita ligno. La fluto havas tipan sonon, kaj ankaŭ estas uzata en novepoka muziko kaj mondmuziko. Komence la instrumento estis tre persone kaj estis ludata senakompane por resanigo, meditado, amindumado kaj spiritaj ritoj. Hodiaŭ ĝi estas ludata sole, kune kun aliaj instrumentoj aŭ kanto, aŭ kun registrita muziko. La indiana fluto estas ankaŭ transpona muzikinstrumento pro tio ke ĝia sono diferencas de la notacio.
Partoj
[redakti | redakti fonton]La supra montrita bildo (Partoj de la amerindiana fluto) kun esperantlingvaj indikoj videblas ankaŭ kun indikoj en la ĉeroka, nederlanda, angla, franca, germana, japana, korea, pola, rusa, kaj hispana.
Materialoj
[redakti | redakti fonton]Indianaj flutoj povas esti faritaj el diversaj lignospecoj. Junipero, sekvojo kaj cedro estas tre popularaj pro la odoro de la ligno. La pli molaj lignoj estas plej ŝatataj pro la pli mildaj tonoj, kiujn ili faras. Pli malmolaj lignospecoj kiel juglando kaj ĉerizujo estas aprezataj pro sia klara sono. Kvankam la flutoj estis tradicie faritaj el kano, bambuo aŭ loka speco de ligno, hodiaŭ ili estas farataj el tropika durligno aŭ eĉ plasto. Iuj fabrikantoj de indianaj flutoj uzas ceramikon aŭ vitron.
En Usono, nur flutoj faritaj fare de homoj de indiana deveno rajtas esti nomataj indianaj flutoj.
La plej malnova indiana fluto farita el ligno datiĝas de 1823. Ĝi nun estas en muzeo en Bergamo, Italio[2].
Komunuma muziko
[redakti | redakti fonton]Grupoj de ludantoj de la indiana fluto renkontiĝas ĉiun monaton aŭ duan. Tiuj grupoj estas konataj kiel flutcirkloj .
Jenaj organizaĵoj okupiĝas pri flutcirkloj ene de sia lando:
- WFS - World Flute Society (Usono)
- RNAFF , arkivita la 2-an de marto 2016 ĉe la Wayback Maŝino — Renesanco de la Nordamerika Fluto (Usono)
- JIFCA Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine - Japana asocio de indianaj flutcirkloj (日本インディアンフルートサークル協会) (Japanio)
Mary Youngblood gajnis du Grammy-premiojn en la kategorio de indiana muziko pro sia indiana flutmuziko en 2002 kaj 2006.
Hodiaŭ, indianaj flutoj estas ludataj kaj agnoskataj fare de multaj diversaj popoloj kaj kulturoj ĉirkaŭ la mondo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle International Native American Flute Association
- angle Flutopedia, enciklopedio de la indiana fluto.
- angle Flute Tree Foundation Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine, kantoj kaj ludteknikoj, legiloj al aliaj retejoj.
- angle Mary Youngblood, Above Mother Earth, YouTube
- Sijotanka flutisto, YouTube
- angle, portugale Flauta Nativa Arkivigite je 2023-03-25 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (eo) Kien vi iros? - Rafael Milhomem, Vinilkosmo
- ↑ (en) Clint Goss (2010). "The Beltrami Flute". Flutopedia.