Infero estas la unua parto de La Dia Komedio, poemo de 14 mil versoj verkita de Dante Alighieri. Tiu ĉi alegorio rakontas la vojaĝadon de Dante tra la mezepoka ideo de infero. En la poemo la infero estas reprezentita kiel la antaŭa infero kaj la naŭ cirkloj. Alegorie La Dia Komedio prezentas la vojon de la animo al Dio kun la infero kiel simbolo por ekkono kaj refuzo de pekoj.
„ Tre grava verko. Oni scias sufiĉe kiel la originalo estas stilstreĉa, kolorriĉa, vortabunda, kiel en ĝi svarmas la aludoj al ofte forgesitaj aŭ malbone konataj eventoj, kiel la ritmo estas ofte implikata per triobla ripeto de la sama rimo. Dante estas la geniulo plej abrupta en la moderna literaturo : li staras en la dezerto de sia epoko, kiel obelisko en la egiptaj sabloj. Ataki tian gigantan verkon estis preskaŭ freneza penso, eble nur Kalocsay povus venki lin kaj la plej obstinaj skeptuloj devas konfesi ke li sukcesis kaj kiel Jakobo el sia lukto kontraŭ la Anĝelo, li eliras el la batalo pli granda kaj pli forta. ”