Inigo Jones
Inigo Jones | |
---|---|
Inigo Jones, portreto fare de Antoon van Dyck | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de julio 1573 en Smithfield, Reĝlando Anglio |
Morto | 21-an de junio 1652 (78-jaraĝa) en Londono, Komunumo de Anglio |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio |
Okupo | |
Okupo | arkitekto politikisto scenografo |
Verkoj | St Paul's Church, Covent Garden Queen's Chapel |
Inigo Jones, (15-a de julio 1573 en Smithfield (Londono); 21-a de junio 1652 en Londono) estis angla arkitekto, scenaranĝisto kaj kostumisto. Li estis la unua, kiu portis la arkitekturon de la renesanco al Britio.
La arkitekto
[redakti | redakti fonton]Jones estis unu el la unuaj angloj, kiuj studis arkitekturon en Italio. Li faris du vojaĝojn, la unua de 1598 ĝis 1603 kaj la dua de 1613 ĝis 1614. Dum tiuj vojaĝoj li konatiĝis kun la romia arkitekturo de Vitruvio kaj la renesanca arkitekturo. Li aparte studis la librojn de Andrea Palladio I quattro libri dell'architettura.
Inter la plej famaj konstruaĵoj de Jones estas la Queen’s House en Greenwich (1616) kaj la Banqueting House en Whitehall (1619) .
El urboplanada vidpunkto tre grava projekto estis tiu de Covent Garden (1631), kie li intencis realigi placon laŭ la modelo de la granda placo en Livorno, Italio. Tiu projekto ege influis postajn projektojn de londonaj placoj.
La scenaranĝisto kaj kostumisto
[redakti | redakti fonton]Jones okupiĝis ankaŭ kun sukceso en la kampo de scenaranĝado. Li desegnis scenejojn kaj kostumojn por multaj teatraĵoj de Ben Jonson.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Hart, Vaughan. Art and Magic in the Court of the Stuarts. London, Routledge, 1994.
- Leapman, Michael. Inigo: The Troubled Life of Inigo Jones, Architect of the English Renaissance. London, Headline Book Publishing, 2003.
- Pagnini, Caterina. "Costantino De' Servi, Architetto scenografo fiorentino alla corte d'Inghilterra. Firenze, SEF, 2006