Instituto Volkani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Instituto Volkani
emblemo
instituto
Geografia situo 31° 59′ 34″ N, 34° 48′ 59″ O (mapo)31.99280555555634.816277777778Koordinatoj: 31° 59′ 34″ N, 34° 48′ 59″ O (mapo)
Lando(j) Israelo vd
Sidejo Riŝon-Le-Ciono
Instituto Volkani (Centra distrikto de Israelo)
Instituto Volkani (Centra distrikto de Israelo)
DEC
Instituto Volkani
Instituto Volkani
Lokigo de Centra distrikto de Israelo en Israelo
Map
Instituto Volkani
Retejo Oficiala retejo
vdr
israela poŝtmarko festanta la 50a datreveno de la Instituto Volkani, 1971

La Instituto Volkani (plennome hebree מנהל המחקר החקלאי - מרכז וולקני, mallongigite hebree מרכז וולקני, Merkaz Volkani, angle Volcani Agricultural Research Institute) estas agrikultura esplorcentro situanta en Beit Dagan, apud Riŝon Le-Ciono, Israelo.​ La instituto estas nomita laŭ sia fondinto kaj direktoro dum 30 jaroj, sinjoro Isaac Elazari Volkani [1][2]. Ĝi estis la unua agrikultura esplorinstitucio fondita dum la Brita Mandato de Palestino [3]. Komence ĝi estis agrikultura eksperimenta lernejo en Ben Shemen. Oni proponis al Chaim Weizmann, la tiama prezidanto de la Monda Cionisma Organizaĵo, la kreadon de aŭtoritato por disvolvi agrikulturon en la estonta juda ŝtato kiu naskiĝos en la regiono [4].​ Tial, la Instituto Volkani estas konsiderata ne nur la unua agrikultura institucio sed ankaŭ la unua scienca institucio en la historio de Israelo.

La instituto helpas kamparanojn en Israelo solvi diversajn problemojn en la kampo de agrikulturo kaj iniciatas, efektivigas kaj kontrolas esploradon en la kampo de agrikulturo kaj la nutraĵa industrio. Multaj inventoj de la instituto estis uzitaj en kampoj, plantejoj kaj merkatoj en Israelo kaj eksterlande. La kampoj en kiuj la esploristoj de la instituto distingiĝis estas protektitaj kultivaĵoj (el forcejoj), irigacio, agrikulturo en aridaj areoj, traktado de la rikolto, post rikoltado, agrikultura mekanizado, akiro de novaj varioj de fruktoj, legomoj kaj ornamaj plantoj. La esploristoj de la instituto estas instruistaro en institucioj de alteduko en Israelo kaj eksterlande. Ĉirkaŭ 200 sciencistoj kun la titolo de doktoro pri sciencoj, ĉirkaŭ 300 inĝenieroj kaj teknikistoj kaj pli ol 220 studentoj kandidatoj por universitataj titoloj laboras ĉe la Instituto Volkani. Pliaj 73 homoj laboras ĉe la filioj kaj bienoj de la instituto en la nordo de Israelo, kaj 57 en la sudo de la lando.

La instituto, ĝiaj departementoj kaj bienoj disvastiĝas sur areo de 320 hektaroj proksime de la urbo Beit Dagan, en la administre dependa areo de la urbo Riŝon Le-Ciono. Ĝi ankaŭ enhavas la Universitatan Veterinaran Hospitalon, kiu apartenas al la Fakultato de Agronomio de la Hebrea Universitato de Jerusalemo, same kiel la Israela Meteologia Servo kaj la Instituto de Agrikultura Inĝenierado. En 2015, la kunlaborantaro de la Volkani Instituto nombris 700 homojn

La emblemo de la instituto estis kreita en 1926 fare de la pentristo kaj esploristo Aharon Halevi (1887-1957) kaj reprezentas la sep speciojn de plantoj kaj agrikulturaj produktoj per kiuj la Lando Kanaana aŭ la Lando de Israelo estis benita - kiel listigita en la verso. 8,8-9:

"La tero, kie estas: tritiko, hordeo, vitoj, figoj kaj granatoj; en lando, kie estas olivoj - oleo kaj mielo""

Nuntempe, la Direktoro de Agrikultura Esplorado inkluzivas la jenajn institutojn:

  • Instituto de Botanikaj Sciencoj
  • Zoologia Esplorinstituto
  • Instituto de Grundo, Akvo kaj Mediaj Sciencoj
  • Instituto de Teknologio kaj Stokado de Agrikultura Produktado
  • Instituto de Agrikultura Inĝenierado
  • Instituto pri Protekto de Vegetaĵaro

Inter la atingoj de la Instituto Volkani mencieblas la pomo-vario Anna, kun malaltaj malvarmaj bezonoj, adaptita al varmaj areoj, likopen-riĉigitaj tomatoj, Galia melonoj, citronoj kaj sennuŝigitaj klementinoj, kaŝtan- aromigita kukurba vario, Maia, Sheli kaj Omer mangovariaĵoj, ktp.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Katz, Shaul and Ben-David, Joseph "Scientific research and agricultural innovation in Israel." Minerva 1 June 1975 13(2) p. 152 - 182. doi:10.1007/BF01097793 Accessed 27 March 2014.
  2. Horowitz, Menashe "History of agricultural research in Israel." Agri.gov.il Accessed 26 March 2014.
  3. Loebenstein, Gad; Putievsky, Eliyahu and Thotapilly G. (ed.) "Agricultural research management. Chapter 18, Agricultural research in Israel." Springer 2007 p. 357 - 365. (ISBN 978-1-4020-6056-4)
  4. "ARO Heritage." Agri.gov.il Accessed 3 April 2014.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]