Intercivitana Milito de Salvadoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Intercivitana Milito de Salvadoro
Monumento memoria y verdad.JPG
Monumento al la memoro kaj la vero, dediĉita al la viktimoj de la perforto kontraŭ homaj rajtoj en la jardekoj de 1979, 1980 kaj 1990 en Salvadoro.
Daŭro: 1980-1992
Loko: Centra zono kaj orientano de Salvadoro
Rezulto: Pacakordo de Ĉapultepeko
Flankoj
FMLN Forto Armita de Salvadoro
Komandantoj
Schafik Handal
Joaquín Villalobos
Cayetano Carpio
Leonel González
Guillermo García
Onecífero Blandón
Eugenio Vides Casanova
René Emilio Ponce
Álvaro Magaña
José Napoleón Duarte
Alfredo Cristiani
Forto
FMLN:
6.000-15.000 (1985)[1]
6.000-8.000 (1991)[1]
8.000-10.000 (1992)[2][3][4]
FFAA:
63.000 (1992)[5][6]
v  d  r
Information icon.svg

Oni konas sub la nomo Intercivitana Milito de Salvadoro la armitan konflikton kiu okazis en tiu centramerika lando inter la registara armeo kaj la gerilaj fortoj de la Fronto Farabundo Martí por la Nacia Liberado (FMLN). Ĝi neniam estis oficiale deklarita, sed la ĉefa parto okazis inter la jaroj 1980 y 1992, kvankam jam en antaŭaj jaroj la malstabileco kaj konfliktemo de la lando estis rimarkinda.

Oni ĉirkaŭkalkulis viktimojn je 75.000 mortintoj kaj malaperintoj.[7][8] La konflikto konkludis, post dialogo inter la partoj, per subskribo de la t.n. Pacakordo de Ĉapultepeko, kiu permesis la malaligon de la gerila armeo kaj ĝian aligon al la politika vivo de la lando.

Krome Salvadoro jam estis suferinta iam almenaŭ alian enlandan militon, tiam inter 1826 kaj 1829, kiam ĝi formis parton de la Unuiĝintaj Provincoj de Centra Ameriko.[9]

Antaŭaĵoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Salvadoro.

Politikaj krizoj[redakti | redakti fonton]

Ekde la sendependeco de Hispanio en 1821, la lando vivis konstantajn politikajn krizojn. En la du jardekoj sekvaj al la sendependeco, Salvadoro klopodis formi federacion kun la aliaj centramerikaj landoj. Post la malsukceso de la klopodo de la federa projekto, Salvadoro proklamis sian unuan Konstitucion kiel unueca ŝtato en 1841.

En la venontaj jaroj, la lando vivis en konstanta politika malstabilo, pro luktado inter liberaluloj kaj konservativuloj. La definitiva venko de la unuaj, en 1871, helpis serion de registaroj estritaj de terposedantoj, la t.n. Kafrespubliko ("República Cafetalera"). Dum tiu epoko, en 1881 kaj 1882, la prezidento Rafael Zaldívar nuligis la komunumajn posedaĵojn. La historiistoj konsideras, ke tiu politiko kontribuis krei koncentriĝon en la terposedo, unu de la kaŭzoj de la enlanda milito de la 20a jarcento.[10]

La militistaj registaroj[redakti | redakti fonton]

En decembro de 1931 la generalo Maximiliano Hernández Martínez iĝis prezidento de Salvadoro post la puĉa forigo de la civila estro, nome Arturo Araújo. Tiel komenciĝis serio de militistaj estraroj kiuj regos la landon ĝis 1979. La koncentriĝo de la terposedo en malmultaj posedantoj kaj la enormaj sociaj malegalecoj kaŭzis kamparanan kaj indiĝenan insurekcion en 1932, kiu estis perforte subpremata kaj kie oni okazigis ĉirkaŭ 20.000 mortojn. La reĝimo de Martínez konsolidiĝis post la nuligo de tiu insurekcio kaj pluestis en la povo ĝis 1944. En la 1950-aj jaroj, la registaro de la koloneloj Óscar Osorio kaj José María Lemus helpis kelkajn sociajn reformojn, sed plukontrolis perforte la opoziciantojn. La tiel nomata "Futbala Milito" kontraŭ Honduro (1969) revenigis amase milojn da salvadoranoj setlintajn en la najbara lando, kio pligrandigis la sociajn konflikotjn.[11]

La 1970-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Dum la 1970-aj jaroj Salvadoro iĝis iom post iom socia konfliktaro. La manko de libero, la abisma vakuo inter riĉuloj kaj malriĉuloj (la 10 % de la popolanaro ĝuis la 80 procentojn de la riĉoj de la lando), sume al la kreskanta internacia kontraŭstaro inter kapitalismaj kaj komunismaj landoj, plikomplikigis la landan situacion. En 1970 naskiĝis la organizo Fuerzas Populares de Liberación "Farabundo Martí" (FPL), disigaĵo el la Partido Comunista Salvadoreño (Komunista Partio fondita en 1930). En februaro de 1971, la "Grupo", organizo formita de universitatanoj (antaŭaĵo de la Ejército Revolucionario del Pueblo, ERP) kidnapis kaj mortigis la entrepreniston Ernesto Regalado Dueñas en la unua perarma ago de revolucia maldekstra grupo[12]. En la balotado de la 20-a de februaro de 1972 la civila opozicio formis aliancon Unión Nacional Opositora (UNO) kiu prezentis kiel porprezidenta kandidato la eksurbestron de San Salvador, José Napoleón Duarte. Post la balotado la Centra Konsilantaro pri Balotadoj proklamis venkinton la oficialan kandidaton, nome kolonelon Arturo Armando Molina. La UNO denoncis grandan balotan fraŭdon.[13]

La 25-an de marto de 1972 proteste kontraŭ la fraŭdo grupo de junaj militistoj klopodis puĉi malsukcese. La malsukceso balota kontribuis akceli la socian radikaligon kaj plinombrigi la membraron de la ĵuse fonditaj gerilaj organizoj[14]. Februare de 1977 en nova fraŭda balotado oni elektis prezidento la generalon Carlos Humberto Romero.

En 1975 oni konstituis la grupon Fuerzas Armadas de la Resistencia Nacional (Armitaj Fortoj de Nacia Rezistado, FARN), kiel disiĝo el la ERP kaj en 1976 eliris la Partido Revolucionario de los Trabajadores Centroamericanos (Revolucia Partio de la Centramerikaj Laboristoj). Tiuj armitaj grupoj kunlaboris kun la laboristaj, kamparanaj kaj studentaj organizoj. Por financi sin la novaj gerilaj grupoj organizis kidnapojn de entreprenistoj kaj funkciuloj kiel tiujn de Roberto Poma (fare de la ERP) kaj Mauricio Borgonovo Pohl (fare de la FPL), ambaŭ okazintajn en 1977. La registaro de Molina kaj tiu de lia sukcedanto Romero klopodis bremsi la kreskon de la maldekstra movado per perforto fare de la polico kaj de la paramilita grupo ORDEN (ordo). Okazis organizita amasmortigado de instruistoj, kamparanaj kaj sindikatistaj estroj kaj universitataj studentoj kaj subpremado de publikaj manifestacioj, kiel la nuligo de studenta marŝado la 30-an de julio de 1975 kaj la nomita amasmortigado de la ŝtuparo de la katedralo la 8-an de majo de 1979.

FMLN[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Frente Farabundo Martí para la Liberación Nacional.

Antaŭ la kreo de la FMLN okazis kelkaj klopodoj cele la unuigon de la gerilaj fortoj. La 19-an de decembro de 1979 kreiĝis la Politika-Militara Kunordigo (Coordinadora Político Militar), integrita de la FPL, la RN kaj la PCS. La 22-an de majo de 1980 kreiĝis la Unuigita Revolucia Direktoraro (Dirección Revolucionaria Unificada, DRU), kie partoprenis la FPL, la ERP, la RN kaj la PCS.

La FMLN estis fondita oficiale la 10-an de oktobro de 1980 kiel alianco de politik-militistaj organizoj de maldekstro: la Fuerzas Populares de Liberación "Farabundo Martí" (FPL), la Ejército Revolucionario del Pueblo (ERP), la Resistencia Nacional (RN) kaj la Salvadora Komunista Partio (PCS). En decembro samjare sumiĝis la Partido Revolucionario de los Trabajadores Centroamericanos (PRTC).

Internacia kunteksto[redakti | redakti fonton]

La enlanda milito de Salvadoro estis konsiderata kiel unu el la konfliktoj devenaj el la ideologia, politika kaj militista kontraŭstaro inter Sovetunio kaj Usono (kun ties koncernaj aliancanoj), konata kiel Malvarma Milito. La du luktantaj partioj en la salvadora konflikto estis influataj de la tutmonda kontraŭstaro. La registaro de Salvadoro ege alianciĝis kun Usono ekde mezo de la 20a jarcento. Oficiroj de la registara armeo, la FAES, ricevis milititstan edukadon en usonaj militistolernejoj kiel la School of the Americas jam en la epoko antaŭ la milita konflikto salvadora, akirante la apogon de la registaroj de Jimmy Carter, Ronald Reagan kaj George H. Bush. Aliflanke la movadoj de maldekstro kiuj kunformis la FMLN, ĉefe, la Partido Comunista Salvadoreño, havis kunordigajn rilatojn kun Sovetunio, la landoj de la socialisma bloko de Orienta Eŭropo, Kubo kaj Nikaragvo.

La konflikto[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 1979 la violento inter la dekstreca registaro kaj la maldekstreca opozicio iĝis jam enlanda milito. La maldekstro organiziĝis en la grupigo kiu celis repreni la ateston de Farabundo Martí, la nomita Frente Farabundo Martí para la Liberación Nacional (FMLN), estrata de Schafik Handal, Salvador Cayetano Carpio kaj Joaquín Villalobos, kun apogo de la kamparanoj organizitaj en la ruraj zonoj kaj inter la urbaj laboristaj sektoroj. La 24-an de marto de 1980 la ĉefepiskopo de San-Salvadoro, Monsinjoro Óscar Arnulfo Romero, estis mortigita dum la celebro de meso, en la kapelo de hospitalo, fare de membro de la dekstreca registare apogita morteskadrono (escuadrón de la muerte). Li estis petinta pacon en sia lando kaj klopodis organizi konversaciojn kun la gerilo. Dum la konflikto antaŭeniĝis, la gerilo akiris nerektan kaj rektan apogojn de Kubo kaj la subteno de la sandinisma reĝimo de Nikaragvo, jam en la povo post la forigo de la diktaturo de Anastasio Somoza Debayle la 19-an de julio de 1979 fare de la gerilo de la Frente Sandinista de Liberación Nacional (FSLN).

La registaro siaflanke mobilizis la armeon kaj la policon cele lukti kontraŭ la insurekcio. Kun la apogo de la usona registaro, oni starigis la Infanteriajn Rotojn de Tuja Reago (BIRI), el kiuj la roto Batallón Atlacatl akiris famon kiel violenta kaj kruela pro sia agado kontraŭ la civila loĝantaro. La usona registaro sendis al la salvadora armeo modernajn armilarojn kaj helikopterojn per kiuj oni patrolis eĉ la stratojn de la ĉefurbo. Dume grupoj de militistoj kaj policistoj for de la leĝo kun apogo de entreprenistoj kaj terposedantoj kreis la nomitajn escuadrones de la muerte (morteskadronojn), kiuj dediĉis sin terurigi la ruralajn kaj malriĉajn zonojn, kie la FMLN akiris sian plejan apogon.

Dufoje (nome en 1981 kaj en 1989) la FMLN klopodis konkeri la ŝtatan ĉefurbon San-Salvadoron, kaj la departamentajn ĉefurbojn malsukcese, ĉar la armeo repuŝis la atakon de la gerilanoj kiuj malsupreniris el la montaro kiu ĉirkaŭas la ĉefurbon. Kiam la Prezidento de Usono Ronald Reagan ekpoviĝis la 20-an de januaro de 1981, li prezentis tiun atakon de antaŭ tri semajnoj kiel pruvo de la antaŭenigo de la akso de malbonoSovetunio – en la "malantaŭa korto" de sia lando. La registaroj de Meksiko, Venezuelo kaj Francio male agnoskis la FMLN-on kiel militan legitiman forton. La 16-an de novembro de 1989, en la Universidad Centroamericana José Simeón Cañas, morteskadrono mortigis grupon de 6 pastroj jezuitoj de Hispanio proksimaj al la religia tendenco de la Teologio de la Liberigo, kiuj estas la jenaj: Ignacio Ellacuría, Amando López, Juan Ramón Moreno, Ignacio Martín Baró, Segundo Montes kaj Joaquín López y López. La masakro indignigis la tutan mondon kaj pligrandigis la alvokojn de la internacia komunumo por ke ambaŭ flankoj iniciatu dialogon.

La paco[redakti | redakti fonton]

Schafik Handal gvidanto de la FLMN

En 1990 la du partoj akceptis ke la UN peru en la konflikto kaj oni komencis konversaciojn por trovi solvon al la milito. Post streĉa negocado, UN skizis planon laŭ etapoj, laŭ kiu okazu jene:

  • La ribeluloj devis detrui sian armilaron kaj indiki la lokigon de ĉiuj siaj armilejoj kaj municioj. Same ili devis malmobilizi sin kaj permesi la iradon de aŭtoritatoj kaj polico.
  • La registaro devis siaflanke malmobilizi sian armeon, policon kaj malfondi la mortoeskadrojn.

Fine de 1991 la UN atestis ke ambaŭ flankoj plenumis siajn memdevigojn kaj kunvokis la subskribon de la Pacakordo de Ĉapultepeko la 16-an de januaro de 1992 en la Kastelo de Ĉapultepeko, Meksikurbo, Meksiko.

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

Oni ĉirkaŭkalkulas 75.000 mortintojn, plejparte civilulojn. Se konsideri ke en la 1980-aj jaroj la loĝantaro de Salvadoro estis ĉirkaŭ 4,5 milionoj de loĝantoj, tio egalas al la takso ke preskaŭ 2 % de la populacio mortis dum la konflikto. Dekoj da miloj da personoj vundiĝis fizike (sekve de armiloj, eksplodoj, kontraŭpersonaj minoj, ktp.) kaj miloj el ili kripliĝis porvive. Ankaŭ miloj vundiĝis psikologie (se konsideri la seksatencojn kiujn suferis multnombraj virinoj kaj la torturojn kaj humiligojn kiujn suferis ankaŭ multnombraj viroj). Multnombraj geinfanoj orfiĝis ĉu el patro, el patrino aŭ ambaŭe.

La materiala perdo estis kvantega. Pontoj, ŝoseoj, elektraj fostoj kaj turoj, ktp, detruiĝis aŭ ege damaĝiĝis; la foriro de kapitalo kaj la retiriĝo el la lando aŭ fermo de multnombraj entreprenoj haltigis la ekonomion de la lando dum pli ol unu jardeko. La rekonstruo de infrastrukturo plilongiĝis ĝis la nuntempo.

Ankaŭ el socia vidpunkto la perdo estis tre alta. La malmobilizigo de la eksmilitistoj kaj reeniro en la civilan vivon malfacilis kaj ankoraŭ daŭras. Kiel sekvo de la milito restis enmane de civiluloj miloj da pafiloj, kiu helpis la aperon de junulbandoj kaj plenkreskulbandoj nomitaj mara, dediĉitaj al deliktado kaj drogokomercado kio faris el Salvadoro unu el la landoj kie (senmilite) estas plej violentaj de la mondo. Aliflanke ĉirkaŭ 500.0000 salvadoranos forlasis la landon. La plejparto translokiĝis al ŝtato usona de Kalifornio, kie enmigrintoj kaj ties posteulojn iĝis grava forto ekonomia-labora, kaj kies monsendoj al familianoj en Salvadoro iĝis unu de la motoroj de la landa ekonomio.

Ekde politika vidpunkto la lando demokratiiĝis. Ekde la fino de la enlanda milito ĝis nun ĉiu balotado okazinta en Salvadoro estis detale observitaj de UN kaj aliaj internaciaj institucioj por certigi la travideblon de la elektoj. La novaj institucioj kreitaj kiel rezulto de la packordoj garantias la bonan funkciadon de la politika sistemo kaj celas servi ĉiujn sektorojn de la socio. Tamen la milito polusigis kaj kreis malŝaton en la salvadora socio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • De la Locura a la Esperanza: la guerra de los Doce Años en El Salvador: Reporte de la Comisión de la Verdad para El Salvador, 1993.
  • Historia de El Salvador, Tomos I y II, Convenio Cultural México-El Salvador, Ministerio de Educación, 1994.
  • Historia General de Centroamérica, Edelberto Torres Rivas, et al., Sociedad Estatal Quinto Centenario y Facultad Latinoamericana de Ciencias Sociales, 1a. edición, Madrid, 1993, ISBN 84-86956-28-5
  • Masacres: Trazos de la historia salvadoreña narrados por las víctimas, Centro para la Promoción de los Derechos Humanos "Madeleine Lagadec", 2a. edición, San Salvador, abril de 2006.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Uppsala conflict data expansion. Non-state actor information. Codebook pp. 215-219.
  2. El Salvador 30 años del FMLN El Economista - 13 de Octubre de 2010
  3. 2006 - Manuel Guedán - Carta del Director. Un Salvador violento celebra quince años de paz, artículo de la revista Quorúm. Revista del Pensamiento iberoamericano, invierno, número 016, Universidad de Alcalá, Madrid, España, pp. 6-11.
  4. Armados con: fusiles de asalto AK-47 y M16, Ametralladoras RPK y PKM y explosivos artesanales.
  5. Dirección de Asuntos del Hemisferio Occidental Información general-- El Salvador
  6. Armados con fusiles de asalto M16, IMI Galil y G3. Subfusiles Uzi. Armas pesadas incluyendo artillería y misiles de fabricación norteamericana y helicópteros y aviones de combate.
  7. La neoficialaj kalkuloj pri la nombro de viktimoj varias, "75.000 mortintoj kaj 8.000 malaperintoj": free-people.net, República de El Salvador
  8. "70.000 muertos": BBC Mundo Radiografía de El Salvador
  9. Historia General de Centroamérica, Tomo III, págs. 103-118
  10. Historia de El Salvador, vol II, paĝoj 13-21
  11. ibid. pág. 246
  12. David Escobar Galindo, El duelo por el "Duelo"
  13. Historia de El Salvador, Tomo II, pág. 234
  14. ibid. pág. 240