Internacia Blinda Sporta Federacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Blinda Sporta Federacio
neprofitcela organizaĵointernacia sporta federacio
Komenco 1981 vd
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Bonno
Membro de Internacia Paralimpika Komitato vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Internacia Blinda Sporta Federacio (angle International Blind Sports Federation, akronime IBSA) estas la internacia sporta asocio por blinduloj kaj vidhandikapitoj. La neprofitcela organizaĵo estis fondita en Parizo en 1981[1] kaj estas bazita en Bonn. Ĝia celo estas antaŭenigi la partoprenon de blinduloj kaj vidhandikapitoj en sporto. La IBSA estas fondmembro de la Internacia Paralimpika Komitato.

La agadoj de la IBSA inkluzivas la sekvajn sportojn (en aprilo 2018): bovlingo, piedpilko, halterlevo, golpilko, ĵudo, kegloludo, atletiko, ŝako, pafado, naĝado, tablopilko (showdown) kaj golpilko (torball) [2].

De 2003 ĝis 2015, la IBSA Mondĉampionecoj (angle IBSA World Games) (de) estis okazigitaj ĉiujn kvar jarojn. Tiu ĉi evento unue okazis en Madrido (Hispanio) en 1998. Ne estos IBSA Mondĉampionecoj en 2019 ĉar neniu kandidato lando povus aranĝi ĉiujn konkursojn [3]. La Mondĉampionecoj estas planitaj por okazi denove en 2023.

Ekzistas ankaŭ kontinentaj kaj regionaj ĉampionecoj en individuaj sportoj sub la direkto de la IBSA.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.ibsasport.org/history/
  2. Sports, auf: ibsasport.org, abgerufen am 12. April 2018.
  3. IBSA General Assembly to take place in Fort Wayne, USA; 2019 World Games update Arkivigite je 2018-11-21 per la retarkivo Wayback Machine auf: ibsasport.org, vom 13. September 2018, abgerufen am 1. Dezember 2018.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]