Internacia Kortumo
La Internacia Kortumo (IK, france: Cour internationale de Justice; angle: International Court of Justice) estas la ĉefa jurisdikcia organo de la Unuiĝintaj Nacioj kaj havas sian sidejon en Hago, Nederlando. Ĝian funkciadon kaj kompetentecon regulas la UN-ĉarto kaj la IK-regularo [1].
Ĝi estas posteulo de la Internacia Konstanta Kortumo starigita kadre de la Ligo de la Nacioj.
Partioj antaŭ la IK povas esti nur ŝtatoj, sed ne internaciaj organizaĵoj aŭ aliaj subjektoj de la internacia juro. Aliron al IK havas nur kontraktŝtatoj de la IK-statuto. Ili estas unuflanke ĉiuj membroj de UN kaj aliflanke ĉiuj ŝtatoj kiuj estas nemembroj sed akceptis la statuton.
La 15 juĝistoj de la kortumo estas ĉiam de 15 malsamaj naciecoj. Ĝis nun la 5 konstantaj membroj de la Konsilio de Sekureco ĉiam havis juĝistojn, krom Ĉinio inter 1967 kaj 1985. Juĝistoj estas nomumitaj por 9 jaroj; ĉiun trian jaron oni nomas 5 novajn juĝistojn.
La Kortumo uzas du oficialajn lingvojn: la anglan kaj la francan. Ĝi havas konstantan interpretistaron. Multaj kunlaborantoj estas denaske angla- aŭ franclingvaj.
Momenta konsisto
Ekde marto 2007 la konsisto de la Kortumo estas la jena:
Prezidanto: Rosalyn Higgins (Britio)
- Vicprezidanto: Awn Shawkat Al-Khasawneh (Jordanio)
Juĝistoj:
- Raymond Ranjeva (Madagaskaro)
- Shi Jiuyong (Ĉinio)
- Abdul G. Koroma (Siera-Leono)
- Gonzalo Parra Aranguren (Venezuelo)
- Thomas Buergenthal (Usono)
- Hisashi Owada (Japanio)
- Bruno Simma (Germanio)
- Peter Tomka (Slovakio)
- Ronny Abraham (Francio)
- Kenneth Keith (Nov-Zelando)
- Bernardo Sepúlveda Amor (Meksiko)
- Mohamed Bennouna (Maroko)
- Leonid Skotnikov (Rusio)
Eksteraj ligiloj
|