Inukai Cuĝoŝi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Inukai Tsuyoshi)
Inukai Cuĝoŝi
Persona informo
犬養毅
Naskiĝo 4-an de junio 1855 (1855-06-04)
en Okajama
Morto 15-an de majo 1932 (1932-05-15) (76-jaraĝa)
en Tokio
Mortis pro hommortigo vd
Tombo Aoyama Cemetery vd
Etno japanoj vd
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio vd
Alma mater Universitato de Keio vd
Partio Rikken Seiyūkai • Rikken Kaishintō • Chūgoku Progressive Party • Kensei Hontō • Rikken Kokumintō • Kakushin Club vd
Subskribo Inukai Cuĝoŝi
Familio
Infanoj Takeru Inukai vd
Parencoj Kenkichi Yoshizawa vd
Profesio
Alia nomo 仙次郎 • 憲政の神様 • 昭和の実盛 • 台光院殿沈毅木堂大居士 vd
Okupo politikistoĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Inukai CuĝoŝiInukai Tsuyoshi (japane 犬養 毅, naskiĝis la 4-an de junio 1855, mortis la 15-an de majo 1932) estis japana politikisto, ĉefo de ministraro, kaj Ĉefministro de Japanio el la 13a de Decembro 1931 al la 15a de Majo 1932.

Li estis partiano de liberalismo kaj de konstitucia monarkio ene de kadro de parlamenta demokratio.

Inukai estis elektita por la Malalta Ĉambro de la Imperia Parlamento en 1890, kaj estis poste reelektita 17 fojojn, kaj tile li tenis sian sidlokon dum 42 jaroj ĝis sia morto. Li havis diversajn postenojn en la altaj rangoj de la japana politiko en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj.

Li estis subtenanto de Tongmenghui, nome ĉina respublika movado kaj helpis Sun Jatsen dum la Ksinhai Revolucio de 1911 kiu elpostenigis la reĝimon de la Dinastio Qing.

Unu tagon post la alveno de Charlie Chaplin en Japanion, la jam ĉefministro Inukai Cuĝoŝi estis murdita fare be ultra-naciistoj dum la okazaĵo de la 15a de Majo. La origina plano de la grupo inkludis provoki militon kontraǔ Usono pere de la murdo de Chaplin dum la bonveniga akceptado organizita de la ĉefministro, sed tiu parto de la plano estis malsukcesigita pro la prokrasto de la publika anonco de la dato de la evento.[1] Kiam la ĉefministro estis murdita, lia filo Inukai Takeru estis rigardante matĉon de sumoo kun Charlie Chaplin, kio probable savis la vivojn de ambaǔ.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Silverberg 2006, pp. 1–2.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Silverberg, Miriam (2006). Erotic Grotesque Nonsense: The Mass Culture of Japanese Modern Times. Berkeley, Los Angeles and London: University of California Press. ISBN 978-0-520-26008-5.