Isobe Yukiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Isobe Yukiko
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1913 (1913-08-23)
Morto 15-an de januaro 1988 (1988-01-15) (74-jaraĝa)
Lingvoj Esperantojapana
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

ISOBE Yukiko (磯部 幸子 [isobe jukiko], naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1913 - mortis la 15-an de januaro 1988 en Tokio) estis veterana organizantino de la japana Esperanto-movado, dudek jarojn prezidantino de Esperantista Virina Asocio (en Japanio), komitatano kaj Honora Membro de UEA, kaj Prezidanto de Japana Esperanto-Instituto.

Isobe Yukiko aktivis por internaciaj kontaktoj tra la tuta vivo. Ŝi eklernis Esperanton en 1933 en la studenteco. Diplomiĝinta pri la anglaj lingvo kaj literaturo en 1934, ŝi laboris ĉe internaciaj organizaĵoj en Tokio, kie ŝi poste fariĝis interpretisto. De 1953 ĝis 1959 ŝi direktoris en Havajo (Usono) ĉe komerca firmao. Poste ŝi fondis la propran entreprenon en Tokio, kie ekde 1959 ĝis 1970 ŝi cetere direktis multan sian energion al la prosperigo de Japana Esperanto-Instituto (JEI)[1].

La rimarkindaj organizaj talentoj de Isobe estis videblaj en la 50-a Universala Kongreso (Tokio 1965), kie ŝi estis LKK-ano, kaj ankaŭ en ŝia elektiĝo kiel administra estrarano de JEI en 1971 kaj ĝia prezidanto en 1979, ĝis la morto. De 1971 ĝis 1984 ŝi organizis JEI-karavanon al la UK-oj. Krom la prezidado de EVA menciita supre, ŝi estis multjara membro de la UEA-komisiono pri virina agado kaj ankaŭ aktivis en Esperantista Go-Ligo Internacia. En sia taskoplena vivo ŝi cetere trovis tempon por verki aregon da artikoloj en kaj pri Esperanto. Per la propra ekzemplo ŝi elstare kontribuis al la forigo de certa praktika seksismo en la japana kaj Esperanta kulturoj.

Referenco[redakti | redakti fonton]

  1. (1964-12) “Hagu no Esuperanto-Taikai [Esperanto Convention at Hago]”, Asahi Journal 6 (50(301)), p. 63.  羽田通信 ハーグのエスペラント大会 (Esperanto Convention at the Hague?)