Israelo en la Eŭrovido-Kantokonkurso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boaz Mauda en Beogrado (2008)
נטע ברזילי בליסבון (2018)
קובי מרימי בתל אביב (2019)

Israelo partoprenis en la Eŭrovido-Kantokonkurso ĝis 2020 42 fojojn, ekde sia unua aliĝo en 1973, kiam la kantisto Ilanit estis sendita kiel sia reprezentanto en la konkurso per la kanto "Ie" kun la helpo de Uri Aloni. Kvankam la lando ne situas en Eŭropo, Israelo rajtas partopreni en la Eŭrovido-Kantokonkurso kiel membro de la Eŭropa Radio kaj Televido Unio.

Kiam la kanto kiu reprezentis Israelon ĉe la Eŭrovido-Kantokonkurso 2020 - Feker Libi - estis elektita, Israelo fariĝis la unua lando, kiu sendis kanton enhavantan vortojn en kvar lingvoj, la hebrea, araba, angla kaj la amhara. Tiu estis la unuafojo ke kanto kun vortoj de la amhara partoprenas en la konkurso.

Israelo gajnis ĉi tiun konkurson 4 fojojn en 1978, 1979, 1998 kaj 2018 kaj estas en la sepa loko, en la tabelo de venkoj de la konkurso de ĉiuj tempoj. Israelo estas unu el la solaj landoj, kune kun Hispanio, Luksemburgio kaj Irlando, kiuj gajnis la konkurson pli ol unu fojon sinsekve. Ekde aliĝo, Israelo forestis de la konkurso kvin fojojn: en 1980, 1984, 1994, 1996 kaj 1997.

Israelo gajnis en Eŭrovido kvar fojojn. Izhar Cohen(יזהר כהן) kaj Alphabeta gajnis en 1978, en Parizo, per la kanto "A-Ba-Ni-Bi", kiu originas el israela infanludo, kiu konsistas el kodigita lingvaĵo al kiu oni aldonas la sonon /b/ kaj la vokalo de la silabo. Sekvajare la lando denove venkis, en Jerusalemo, per la kanto "Hallelujah" interpretita de la kantistino Gali Atari kun la muzikbando nomata Lakto kaj Mielo (angla Milk and Honey), sed ili ne povis defendi la titolon denove en 1980 pro nekonataj kialoj. La tria venko, sufiĉe polemika, estis en Birmingham en 1998 kiam Dana International, transgenrulo, reprezentis la landon per la kanto Diva, provokante la koleron de multaj ortodoksaj judoj en sia naskiĝlando. La kvara venko je 2018 en la 63-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Lisbono, la ĉefurbo de Portugalio. Venkis ĝin israela kantisto Netta Barzilai (529 punktoj) kaj tial la 64-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Israelo en 2019.

La interpretado de Shiri Maymon en 2005 en Kievo denove estis sukceso por Israelo kiu estis en unu el la 5 unuaj lokoj kaj certigis ĝian partoprenon por la sekvajara eldono en Ateno. En 2006 Israelo estis reprezentita de Eddie Butler per la kanto "Together We Are One", kiu restis en la antaŭlasta pozicio, nur kun kvar poentoj. La komitato por Eŭrovido de IBA elektis al la muzikbando Teapacks por reprezenti la landon en la duonfinalo de Eŭrovido-Kantokonkurso 2007, per la kanto "Push the bottom", sufiĉe polemika ĉar ĝi estis rilatiĝinta de multaj kiel kritiko al Irano. Malgraŭ la kontraŭdiroj, la kanto estis preteratentata en la voĉdonado kaj la muzikgrupo finiĝis en la 24-a loko el 28, kaj ne eniris en la finalon.

Jaro Artisto Titlo Lingvo Finalo Poentoj Semi Poentoj
1973 Ilanit "Ey Sham" (אי שם) hebrea 4 97 neniu duonfinalo
1974 Poogy "Natati La Khayay" (נתתי לה חיי) hebrea 7 11
1975 Shlomo Artzi "At Va'Ani" (את ואני) hebrea 11 40
1976 Chocolate, Menta, Mastik "Emor Shalom" (אמור שלום) hebrea 6 77
1977 Ilanit "Ahava Hi Shir Lishnayim" (אהבה היא שיר לשניים) hebrea 11 49
1978 Izhar Cohen and the Alphabeta "A-Ba-Ni-Bi" (א-ב-ני-בי) hebrea 1 157
1979 Milk and Honey "Hallelujah" (הללויה) hebrea 1 125
1980 ISRAELO NE PARTOPRENIS
1981 Habibi Group "Halayla" (הלילה) hebrea 7 56
1982 Avi Toledano "Hora" (הורה) hebrea 2 100
1983 Ofra Haza "Hi" (חי) hebrea 2 136
1984 ISRAELO NE PARTOPRENIS
1985 Izhar Cohen "Olé, Olé" (עולה, עולה) hebrea 5 93
1986 Moti Giladi & Sarai Tzuriel "Yavo Yom" (יבוא יום) hebrea 19 7
1987 Datner & Kushnir "Shir Habatlanim" (שיר הבטלנים) hebrea 8 73
1988 Yardena Arazi "Ben Adam" (בן אדם) hebrea 7 85
1989 Gili & Galit "Derekh Hamelekh" (דרך המלך) hebrea 12 50
1990 Rita "Shara Barkhovot" (שרה ברחובות) hebrea 18 16
1991 Duo Datz "Kan" (כאן) hebrea 3 139
1992 Dafna Dekel "Ze Rak Sport" (זה רק ספורט) hebrea 6 85
1993 Lehakat Shiru "Shiru" (שירו) hebrea, angla 24 4
1994 ISRAELO NE PARTOPRENIS
1995 Liora "Amen" (אמן) hebrea 8 81
1996 Galit Bell "Shalom Olam" (שלום עולם) hebrea malsukcesis kvalifiki X 28 12
1997 ISRAELO NE PARTOPRENIS
1998 Dana International "Diva" (דיווה) hebrea 1 172 neniu duonfinalo
1999 Eden "Yom Huledet" (יום הולדת) hebrea, angla 5 93 neniu duonfinalo
2000 PingPong "Sameach" (שמח) hebrea 22 7
2001 Tal Sondak "En Davar" (אין דבר) hebrea 16 25
2002 Sarit Hadad "Light a Candle" hebrea, angla 12 37
2003 Lior Narkis "Words for Love" hebrea 19 17
2004 David D'Or "Leha'amin" (להאמין) hebrea, angla malsukcesis kvalifiki 11 57
2005 Shiri Maimon "HaSheket SheNish'ar" (השקט שנשאר) angla, hebrea 4 154 7 158
2006 Eddie Butler "Together We Are One" angla, hebrea 23 4
2007 Teapacks "Push the Button" angla, franca, hebrea malsukcesis kvalifiki 24 17
2008 Bo'az Ma'uda "The Fire In Your Eyes" hebrea 9 124 5 104
2009 Noa & Mira Awad "There Must Be Another Way" angla, hebrea, araba 16 53 7 75
2010 Harel Skaat "Milim" (מילים) hebrea 14 71 8 71
2011 Dana International "Ding Dong" (דינג דונג) hebrea, angla malsukcesis kvalifiki 15 38
2012 Izabo "Time" angla, hebrea 13 33
2013 Moran Mazor "Rak Bishvilo" (רק בשבילו) hebrea 14 40
2014 Mei Finegold "Same Heart" angla, hebrea 14 19
2015 Nadav Guedj "Golden Boy" angla 9 97 3 151
2016 Hovi Star "Made of Stars" angla 14 135 7 147
2017 Imri "I Feel Alive" angla 23 39 3 207
2018 Netta Barzilai "Toy" angla 1 529 1 283
2019 Kobi Marimi "Home" angla 23 35 gastiganta lando
2020 Eden Alene "Feker Libi" (ፍቅር ልቤ) angla, Amhara konkurso malaprobita X
2021 Eden Alene "Set Me Free" angla 17 93 5 192
2022 Michael Ben David
2023 Noa Kirel