István Beöthy (skulptisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
István Beöthy
Persona informo
Naskiĝo 2-an de septembro 1897 (1897-09-02)
en Heves
Morto 27-an de novembro 1961 (1961-11-27) (64-jara)
en Parizo
Tombo Cimetière de Montrouge
Lingvoj franca lingvohungara lingvo
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de BudapeŝtoHungara Belarta Universitato
Profesio
Profesio arkitektoskulptisto
TTT
Retejo http://www.etienne-beothy.com
v  d  r
Information icon.svg

István Beöthy [iŝtvAn bOti], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Beöthy István, en Francio Étienne Béothy estis hungardevena-franca abstrakta avangarda skulptisto, pentristo.

István Beöthy [1] naskiĝis la 2-an de septembro 1897 en Heves (urbo) (Hungario), li mortis la 27-an de novembro 1961 en Parizo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Beöthy abiturientis en 1915, poste li batalis en la 1-a mondmilito ĝis la vundiĝo. En 1918 li studis arkitekturon en Reĝa Teknikuniversitato József, en la sekva jaro pentradon en libera lernejo de József Rippl-Rónai kaj Márk Vedres. Inter 1920-1924 li lernis skulptadon en Reĝa Belarta Altlernejo, sed pro lia stilo li estis forigita, fine li ricevis pentristan diplomon de János Vaszary (pentristo). Li studvojaĝis en Eŭropo, poste li vivis en Parizo ekde 1926. Li aliĝis al la modernaj rondoj, en 1927 li edziĝis. Dum la 2-a mondmilito li aliĝis al la francaj rezistantoj. Li instruis en Nacia Altlernejo de Belartoj de Parizo inter 1952-1953.

Li teorie okupiĝis pri Ora proporcio jam en 1919, kion li komunikis ĝuste post 2 jardekoj.

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto (1923, 1928, 1948, 1970, 1983)
  • Parizo (1928, 1934, 1942, 1946, 1958, 1985, 1991)
  • Antverpeno (1953)
  • Kolonjo (1974)

Elektitaj skulptaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Aranysor (1919, bronzo)
  • Az ember (1927, bronzo)

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Sen titolo
  • M
  • Kompozicio

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Le problème de la Création (1939)
  • La Série d'Or (1939)
  • Functionnalisme et eurythmie (1951)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]