István Egri (aktoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Egri
Persona informo
Naskonomo Klein István
Naskiĝo 21-an de majo 1905 (1905-05-21)
en Budapeŝto
Morto 10-an de julio 1980 (1980-07-10) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj FilmoUniversitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Edz(in)o Teri Náray
Infanoj Kati EgriMárta Egri
Okupo
Okupo aktoro • reĝisoro • verkisto • universitata instruisto • publikigistoteatrestro
vdr

István EGRI [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Egri István estis hungara aktoro, voĉoaktoro, reĝisoro, altlerneja instruisto, teatrestro. Lia origina familia nomo estis Klein, lia edzino estis Teri Náray, liaj filinoj estis Kati Egri kaj Márta Egri.

István Egri [1] naskiĝis la 21-an de majo 1905 en Budapeŝto, li mortis la 10-an de julio 1980 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Egri devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris aktoran diplomon en Teatra Akademio en 1929. Lia ĉefa instruisto estis Árpád Ódry. En la sekva jaro li akiris ankaŭ reĝisoran diplomon, lia ĉefa instruisto estis Sándor Hevesi. Post la aktora diplomo li aliĝis al trupo de Internurba Teatro, baldaŭ al Teatro Magyar kaj aliaj ĉefurbaj teatroj. Ekde 1939 pro la kontraŭjudaj leĝoj li ne havis rolojn, tial li instruis kaj ĵurnaladis. En 1943 li iĝis trudlaboristo, poste li estis deportita al nazia koncentrejo Auschwitz (Aŭŝvico (koncentreja komplekso)). En printempo de 1945 li estis membro de la Nacia Teatro (Budapeŝto). Inter 1946–1948 li instruis en la menciita akademio. Ekde 1948 li estis aŭ teatrestro, aŭ ĉefreĝisoro en pluraj ĉefurbaj teatroj. Ekde 1958 plej ofte li estis aktoro precipe en la Nacia Teatro (1965–1975, 1978-1980). Ekde 1971 li instruis ankaŭ en la Muzikakademio. Li ricevis premiojn en 1937, 1963, 1974.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kinejaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj televiziaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

Dubladaj roloj[redakti | redakti fonton]

Lia libro[redakti | redakti fonton]

  • Színház egy életen át (1990)

Fontoj[redakti | redakti fonton]