István Rusznyák

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Rusznyák
Persona informo
Naskiĝo 22-an de januaro 1889 (1889-01-22)
en Budapeŝto
Morto 15-an de oktobro 1974 (1974-10-15) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Hungara Socialista Laborista Partio vd
Memorigilo István Rusznyák
Profesio
Okupo politikistokuracisto • patologo • internisto • universitata instruisto vd
Laborkampo medicinointerna medicino • lymphology vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

István Rusznyák [iŝtvAn rusnjAk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rusznyák István estis hungara kuracisto, profesoro, politikisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1946).

István Rusznyák [1] naskiĝis la 22-an de januaro 1889 en Budapeŝto. Li mortis la 15-an de oktobro 1974 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Rusznyák devenis el juda familio. Li ricevis diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1911. Li eklaboris en medicina instituto, poste en hospitalo. Li batalis en la 1-a mondmilito. En 1926 li iĝis privata profesoro, en 1937 li estis elektita dekano en universitato en Szeged. En 1944 li estis deportita al Germana Regno. Post la 2-a mondmilito li eklaboris en la universitata malsanulejo krome li instruis kiel katedrestro. Inter 19451967 li estis parlamenta deputito. En 1963 li pensiuliĝis. Li ricevis premion Kossuth en 1948, poste ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A máj és epeutak betegségei (1933)
  • A nyirokkeringés élet- és kórtana (1955 - ankaŭ germane, angle, france)
  • Vizsgálatok a rutin és ascorbinsav kapilláris resistentiára kifejtett hatására vonatkozóan patkányban (1962)

Fontoj[redakti | redakti fonton]