Ivan Acher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ivan Acher
Persona informo
Naskiĝo 5-an de junio 1973 (1973-06-05) (50-jaraĝa)
en Liberec
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo komponisto • poeto
vdr

Ivan ACHER (la 5-an de junio 1973 en Liberec) estas ĉeĥa poeto kaj komponisto, kiu verkis muzikon por ĉirkaŭ 150 teatraj kaj filmaj verkoj. Sian unuan operon li kreis en Esperanto [1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li studis ĉe Teknika universitato en Liberec fakon de tekstila dezajno, laboris ankaŭ kiel arbaristo. La muzikon li studis aŭtodidakte, tial ĝi estas plena de novaj formoj, inkluzive de novaj muzikiloj, kiujn li mem fabrikas. Li kunlaboris kun multaj teatroj kaj reĝisoroj kiel aŭtoro de akompana muziko, ricevis plurajn honorigojn.

Opero en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En 2017 li decidis komponi operon laŭ motivoj de horora rakonto de Ladislav Klíma (1868-1928) Suferado de princo Sternenhoch pri malbela riĉulo, kiu edzinigis al si same malbelan knabinon Helga, kiu lin malamas (al nupto ŝin devigis ŝia patro, avidanta monon). Ŝi mortigas ilian infanon, Sternenhoch mortigas ŝin, sed amante ŝin senĉese li suferas halucinojn, ke ŝi vivas kaj amas lin. Provante amori ŝian kadavron li malsaniĝas kaj ankaŭ mortas.

La komponisto deziris komponi la operon en Esperanto, por ke la aŭskultantoj ĝuu la muzikon kaj ne provu deĉifri la vortojn, kio forlogus ilian atenton de la melodio. Li alparolis esperantiston Miroslav Malovec, kiu esperantigis por li la tekston kaj nur poste la Esperanta versio estis muzikigita. Do la Esperanta versio estas originalo de la opero. La 7-an de aprilo 2018 okazis en la Nova Scenejo de Nacia Teatro en Prago la premiero kaj la opero estis envicigita en normalan programon de la teatro por la vasta publiko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]