Ivo Pilar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Ivo Pilar (Zagrebo, 19-an de junio 1874Zagrebo, 3-a de septembro 1933) estis kroata politikisto.

Li studis juron en Vieno kaj Parizo, poste iom laboris por la boŝnaka registaro. Post la kolapso, li miksiĝis en la Sufflay-a ŝtatoperfida proceso kaj li estis dum mallonga tempo en kaptiteco.

Li verkis en sia juna aĝo literaturaĵojn, pli poste politikajn studaĵojn. Plej grava estas la verko Die Südslawische Frage (1918), kiun li skribis sub kaŝnomo Südland kaj kiu traktis la sudslavajn problemojn.

PILAR-SVJ-RAT.jpg