Józef Obrembski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Józef Obrembski
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1906 (1906-03-19)
en Nowy Skarżyn
Morto 7-an de junio 2011 (2011-06-07) (105-jaraĝa)
en Maišiagala
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Faculty of Theology of the Stefan Bathory University in Wilno
Okupo
Okupo prelato
vdr

Józef Obrembski (naskiĝis la 19-an de marto 1906 en Skarżyn Nowy apud Zambrów, mortis la 7-an de junio 2011 en Maišiagala (Vilnius (subdistrikto)) – pola katolika kleriko, prelato aganta en Vilno-regiono.

Li devenis de Łomża-regiono. Filo de Justyn Wincenty kaj Anna el domo Kołaczkowski. En 1926 komencis studojn en animzorga seminario en Wilno, edukiĝis en Teologia Fakultato de Universitato Vilno je la nomo al Stefan Batory. La 12-an de junio 1932 ordiniĝis. Animzorgan laboron komencis kiel vikario en Turgiele (proksime al Šalčininkai). De 1950 plenumis funkcion de paroĥestro en Mejszagole. Malgraŭ malpermesoj li daŭrigis sian agadon: instruon de katekismo inter infanoj, donis sakramentojn (ankaŭ sekrete), vizitis familiojn dum Kristnasko-tempo, kaj malsanulojn. Plurfoje estis enketata de funkciuloj de soveta sekureca servo.

Regopovoj de la Vilno-regiono atribuis al li la titolon Honora Civitano de Vilno-Regiono. En 2008 li ricevis el la manoj de ambasadoro Janusz Skolimowski la unuan grandkrucon de merito de Pollando en Litovio. La 19-an de marto 2007 Mezlernejo en Mejszagole ricevis solene nomon de la pastro Józef Obrembski.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

  • Komandora Kruco de la Ordeno Polonia Restituta – 1994
  • Granda Kruco de la Merit-Ordeno de Pola Respubliko – 2011
  • Komandora Kruco kun Stelo de la Merit-Ordeno de Pola Respubliko – 2001
  • Honora distingilo "Merita por Pola Kulturo"

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (PAP): Autorytet na Wileńszczyźnie. Karta Polaka dla 102-letniego prałata Obrembskiego (Aŭtoritato en Vilno-regiono. Karto de polo por la 102-jara prelato Obrembski), "Dziennik Polski" el 13-a de junio 2008, p. 13,
  • Katarzyna Zuchowicz, Ksiądz, który był dla Polaków święty (Pastro, kiu estis sanktulo por poloj), "Rzeczpospolita" el la 9-a de junio 2011, p. A 12.