József Bartóky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Bartóky
Persona informo
Naskiĝo 27-an de novembro 1865 (1865-11-27)
en Békéscsaba
Morto 4-an de julio 1928 (1928-07-04) (62-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo verkistopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

József Bartóky [jOĵef bartOki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bartóky József estis hungara verkisto, subministro, membro de Societo Kisfaludy (1922), membro de Societo Petőfi (1924). Lia nobela antaŭnomo estis abarai.

József Bartóky [1] naskiĝis la 27-an de novembro 1865 en Békéscsaba, li mortis la 4-an de julio 1928 en Budapeŝto (laŭ alia fonto en Zebegény).

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Bartóky frekventis gimnazion en Szarvas, poste li studis juron en Jura Akademio (Nagyvárad), fine li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1888. Dum la studentaj jaroj liaj fruaj kontribuoj jam aperis. Post siaj studoj li estis praktikanta advokato 2 jarojn en Budapeŝto, poste nobela juĝisto en Orosháza kaj ĉefnotario en Gyula. Li havis edzinon ekde 1893, kiu naskis 2 filinojn. En 1897 li havis postenon en la agrikultura ministerio, kie estis subministro ekde 1910. En 1905 li aĉetis ferian domon en Zebegény, baldaŭ tie vivis István Szőnyi. Li pensiuliĝis en 1918, li ricevis la titolon "interna sekreta konsilisto". Post la pensiuliĝo li estis aktiva en la literaturo. Komence li uzis la pseŭdonimon "Senki Pál".

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A gazdasági munkásügyi törvények, rendeletek, határozatok gyűjteménye (Budapeŝto, 1902) - kompilado pri juraĵoj
  • A földmívelésügyi igazgatásra vonatkozó összes törvények és rendeletek. I–II. (Budapeŝto, 1910) - kompilado pri juraĵoj
  • Magyar fabulák (Hungaraj fabloj), Budapeŝto, 1921) - debuta verko
  • Őszi esték (Budapeŝto, 1922) noveloj - kun akademia premio
  • Zsuzsi - malgranda dramo prezentita en Nacia Teatro (Budapeŝto) en 1926, en la sekva jaro en Cluj
  • Új magyar fabulák (Novaj hungaraj fabloj, Gyoma, 1929) - postmorta eldono

Fontoj[redakti | redakti fonton]